Ruĝdoma sonĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ruĝdoma sonĝo (Hongloumeng, 红楼梦), ankaŭ nomata la Rakonto de la ŝtono (石頭記), estas ĉina romano kaj unu el la majstroverkoj de Ĉina literaturo. Ĝi estis komencita de Cao Xueqin.

Kvankam socia dramo, ĝi ankaŭ povas esti legata kiel pristudo de ĉina etikedo de la 18-a jarcento, aŭ kiel alegorio de Budhismo. Ĝi estas granda verko. La unuaj 80 ĉapitroj estis verkitaj de Cao Xueqin (曹雪芹) kaj la postaj 40 ĉapitroj estis atribuitaj al Gao E (高鹗) kiu eldonis la kombinon en 1792.

La rakonto temas pri riĉa sed malpligraviĝanta familio, la domo Jia, kiu okupzas du grandajn konstruaĵojn en la ĉefurbo. La ĉefaj personoj estas la potenca matriarko Avino Jia, la eksterordina nepo Jia Baoyu (賈寶玉) kaj liaj du kuzinoj, la socie graca sed interne avara XUE Baochai (薛寶釵) kaj la koleriĝema sed fidinda LIN Daiyu (林黛玉). Fakte, estus pli ĝuste diri ke la ĉefa persono estas la familio mem: ĝiaj multaj anoj, iliaj servantoj, iliaj devoj kaj atendoj, kaj la elvolviĝanta sorto de ĉiu.

La romano Ruĝdoma sonĝo naskiĝis en la dua duono de la 18-a jc. Ĝi atingis kulminon de la realismaj klasikaj romanoj de Ĉinio kaj samtempe estas rigardata kiel perlo en la trezorejo de la monda literaturo. La aŭtoro Cao Xueqin (1715-1764) devenis de burokrat-bienula familio. Implikiĝinte en juĝafero, lia patro estis eksigita kaj la familia havaĵo konfiskita, ke la familio malprosperiĝis. Mezaĝa, Cao Xueqin transloĝiĝis en Pekinon kaj vivis vivon malriĉan. En Pekino li verkis la romanon 10 jarojn kaj pro malriĉeco kaj malsano li mortis, ne plenuminte la verkon. La romano havas 120 ĉapitrojn. Ĝiaj unuaj 2/3 estis verkitaj de li, kaj la lasta 1/3 de Gao E, lia samtempulo. Per la tragedio pri la amo kaj geedziĝo de Jado, Jaspa kaj Ora kaj la prospero kaj malprospero de la familio Jia, la romano montras la dekadencon kaj nepran pereon de la feŭda sistemo. La aŭtoro genie modlis brilajn figurojn de Jado kaj Jaspa, ribelantoj de la feŭda socio, kaj figuron de Ora, fidelulo de feŭdaj ortodoksaj pensoj, kaj zorgeme bildigis amason da junaj nobelinoj kaj servistinoj kun klaraj personaj trajtoj. Per priskribo de ilia ofendiĝo kaj pereo la autoro malkaŝis la krimegojn de la feŭda socio. Li kreis ankaŭ grupon da abomenindaj regantoj altrangaj kaj bazaj. Koncerne la lingvon, la romano heredis la tradician popularan lingvon. La aŭtoro perfekte uzis parolan lingvon, popoldirojn kaj klasikan literaturan lingvon. La rakontoj estas koncizaj, infektaj, kaj la dialogoj elspirantaj individuecon. La verko estas modelo de la ĉinaj klasikaj romanoj, pro kio ĝi estas honorita kiel "enciklopedio de la feŭda socio de Ĉinio".

Post sia apero Ruĝdoma sonĝo tuj skuis la literaturan rondon. En formo de manuskripto ĝi cirkulis pli ol 30 jarojn. La atako kaj malpermeso fare de la feŭdaj burokratoj ne povis ĉesigi ĝian cirkuladon. Ĝi havas netakseblan influon sur la historion de la ĉina literaturo kaj donas senkompare riĉan sperton al la postaj verkistoj.

En Esperanto

La verko estis tradukita en Esperanton de Xie Yuming kaj eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino en la jaroj 1995-1997. Pro la majstra traduko, Xie estis premiita per OSIEK-premio en 1999.

Eksteraj ligiloj