Saltu al enhavo

Ruĝokula turto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝokula turto
En Zimbabvo, kaj voĉregistro el Sudafriko
En Zimbabvo, kaj voĉregistro el Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia
Specio: Ruĝokula turto Streptopelia semitorquata
Rüppell, 1837
Streptopelia semitorquata
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝokula turto (Streptopelia semitorquata) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas disvastigata loĝanta kaj reproduktanta birdo en Afriko sude de Saharo en medioj kiuj ne estas dezertaj.

Tiu ĉi specio estas komuna aŭ abunda ĉe akvo. Ĝi konstruas la neston el bastonetoj en arbo, ofte manglo, kaj tie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida per regula flugilfrapo kaj eventuala vipado karaktera de kolomboj ĝenerale.

La Ruĝokula turto manĝas herbosemojn, granojn kaj aliajn vegetalojn. Ili estas tre surgrundemaj kaj plej ofte nutras sin surgrunde.

Kiel multaj aliaj specioj de tiu genro, ili ne estas tre gregemaj kaj ofte nutras sin solaj aŭ laŭ paroj.

La Ruĝokula turto estas grandeca, fortika turto, ĝis 34 cm longa. La dorso, flugiloj kaj vosto estas helbrunaj (dorso nur iomete pli malhela). La kapo, la kolo kaj subaj partoj estas rozkoloraj ĝis helgrizaj. Estas nigra makulstrio en la nuko bordita je helo. La kruroj kaj ringo de nuda haŭto ĉirkaŭ la okulo estas ruĝaj kaj de tie la nomo.

Dumfluge la specio montras nigrecajn flugilplumojn. La voĉo estas laŭta 'duu-duu-du-du.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj havas skvamojn en la korpoplumoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Streptopelia semitorquata”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22690499A93275741. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22690499A93275741.en. Alirita 19 November 2021..