Ruĝvanga kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝvanga kolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geophaps Geophaps
Specio: Ruĝvanga kolombo Geophaps smithii
(Jardine & Selby, 1830)
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝvanga kolombo, Geophaps smithii, estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto kaj endemio en norda Aŭstralio.

Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj. La specio estas minacata pro habitatoperdo.

Estas du subspecioj. Ili diferencas pro vizaĝokoloro. La nomiga subspecio montras rimarkindan ruĝan vangon ĉirkaŭatan de blankaj areoj kaj nigra subvango. Ankaŭ la kapoverto estas nigra, dum la ceteraj supraj partoj estas malhelbrunaj kaj la subaj partoj helaj kun pli helbruna brusto kiu havas kelkajn helbluajn irizecojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Trounsen kaj Trounsen, "Australian Birds: A Concise Photographic Field Guide, Cameron House. ISBN 1-875999-47-7.