Rubenidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rubenidoj (armene Ռուբինյաններ -Rubinjanner) estis armena dinastio kiu regis parton de Kilikio kaj fondis la Armenan reĝlandon en Kilikio. La dinastio prenas sian nomon de la antaŭulo de la armena princo Rubeno la 1-a. La rubenidoj estis princoj kaj poste reĝoj de Kilikio en la jaro 1080 p.K. ĝis kiam alia dinastio, la Hetumidoj ekregis meze de la 13-a jarcento.

La nova Armena ŝtato starigis rilatojn kun Eŭropo kaj ludis gravan rolon dum la Krucmilitoj, provizante la okcidentajn kristanojn (kruckavaliroj) per armiloj kaj rifuĝon por la milito en Jerusalemo.