Rubenidoj
Aspekto
| Rubenidoj | ||
|---|---|---|
| Dinastio | ||
| Blazono | ||
| nobela familio | ||
| Lando | Armena reĝlando en Kilikio vd | |
| Dinastiaj rilatoj | ||
| Fondinto | Rubeno la 1-a de Armenio vd | |
| Branĉo de | armena nobelo vd | |
| Branĉoj | Hetumidoj vd | |
| Regadoj | ||
| Reĝoj de la Armena reĝlando en Kilikio | ||
| Dum | 1080 ĝis 13-a jarcento | |
| Sekvanto | Hetumidoj | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Rubenidoj (armene Ռուբինյաններ [Rubinjanner]) estis armena dinastio kiu regis parton de Kilikio kaj fondis la Armenan reĝlandon en Kilikio. La dinastio prenas sian nomon de sia antaŭulo, la armena princo Rubeno la 1-a. La rubenidoj estis princoj kaj poste reĝoj de Kilikio en la jaro 1080 p.K. ĝis kiam alia dinastio, la Hetumidoj ekregis meze de la 13-a jarcento.
La nova Armena ŝtato starigis rilatojn kun Eŭropo kaj ludis gravan rolon dum la Krucmilitoj, provizante la okcidentajn kristanojn (kruckavaliroj) per armiloj kaj rifuĝon por la milito en Jerusalemo.

