Rudolf August Oetker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf August Oetker
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1916 (1916-09-20)
en Bielefeld
Morto 16-an de januaro 2007 (2007-01-16) (90-jaraĝa)
en Hamburgo
Tombo Johannisfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Schule Schloss Salem
Familio
Patro Rudolf Oetker
Infanoj Richard Oetker • Alfred Oetker
Okupo
Okupo entreprenisto • artkolektanto
vdr

Rudolf-August OETKER (naskiĝis la 20-an de septembro 1916 en Bielefeld, mortis la 16-an de januaro 2007 en Hamburg) estis germana entreprenisto en la nutraĵindustrio.

Lia patro mortis en 1916 ĉe Verdun, lia patrino kaj ŝia nova edzo en 1944 pro bombatako. Li heredis la familian entreprenon de la avo, en aĝo de 28 jaroj.

Post la dua mondmilito lia entrepreno grandkvante vendis frostigitajn varojn, glaciaĵojn, bieron kaj ĉampanon. Li aĉetis asekuran firmaon, hotelojn, kemian fabrikon kaj aliajn por stari plurpiede.

La entrepreno de la nomo Dr Oetker mondkonatiĝis pro la bakpulvoro kaj pudingpulvoro.

Li retiriĝis el sia entrepreno en 1981 kaj ekde tiam okupiĝis pri artaĵoj.

Rudolf August Oetker havas 8 gefilojn, el kiujn oni kidnapis unu (Richard Oetker) en 1976. Li tuj pagis la petitan 21 milionojn da germanaj markoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]