Ruhla-fervojlinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie troviĝis la finstacio en Ruhla; hodiaŭ memoras tion nur la nomo de bushaltejo

Ruhla-fervojlinio (germane Ruhlaer Eisenbahn) estis unutraka, flanka fervojlinio inter Wutha kaj Ruhla, Germanujo. Ĉe la stacidomo de Wutha ĝi trafis la ĉefan transturingian linion inter Halle (Saale) kaj Bebra. Funkcio estis inter 1880 kaj 1967.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruis la linion la akcia kompanio Ruhlaer Eisenbahn-Gesellschaft fondite en 1880. Po sesonon de la kapitalo disponigis la Granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj la Dukujo Saksio-Koburgo kaj Gotao. Du sesonoj venis el manoj de privatuloj. Je la stacidomo de Wutha la lokomotivoj trenis la vagonojn sur distanco de 7,29 km al Turingia Arbaro: trafiko persona startis en la 10.7.1880, vara en la 15.9.1880.

En 1901 la elstara fervojentreprenisto Herrmann Bachstein transprenis ĉiujn akciojn sekurigote la trafikon pere de anoj de Centralverwaltung für Secundairbahnen Herrmann Bachstein. Dum la ekonomikrizaj jaroj post la Unua mondmilito la menciita societo malfonditis kaj la tuto venis en 1926 sub la ŝirmon de la akcia kompanio Thüringische Eisenbahn. Posedantŝanĝiĝo tamen ne okazis.

Post la Dua mondmilito la komunistoj ŝtatigis la linion kaj en la 1.4.1949 ekis regula servo fare de Deutsche Reichsbahn. Post funkciĉeso en la 23.9.1967 la reloj forigitis.

La vojon utiligas nuntempe biciklistoj inter Wutha kaj Farnroda respektive Thal kaj Ruhla. La iama stacidomo de Ruhla kelkajn jarojn estis busa haltejaro antaŭ demoliĝo kaj starigo de supermarkto: ja ankoraŭ ekzistas la stacidomoj de Farnroda kaj Thal. Informtabuloj pri la interesa historio de la fervojo troviĝas en parketo en Wutha apud la urbodomo.

Haltejoj[redakti | redakti fonton]

  • (kojnforma, divida) stacidomo de Wutha (alteco de 239 metroj)
  • Farnroda = 2,2 km
  • Thal = 4,8 km
  • Heiligenstein = 5,7 km
  • Ruhla = 7,3 km (alteco de 377 metroj)

Galerio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harald Rockstuhl: Die Geschichte der Ruhlaer Eisenbahn 1880–1967 – Die „Rühler Bimmel“ – Ruhla – Thal – Farnroda – Wutha, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2015, ISBN 978-3-86777-896-1.
  • Helmut Neumann: Wir fahren in die Rühl, Wolfgang Herdam Fotoverlag, Gernrode, 2014, ISBN 978-3-933178-31-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]