Runcu Salvei [runku salvej] (hungare: Runk (Besztercenaszód)) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio 10 km nordokcidente de Năsăud. En 1910 ĝi havis 1 224 loĝantojn (rumanoj); en 1992 1665
(rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1547. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Beszterce-Naszód vármegye).
Runcu Salvei iĝis komunumo la 25-an de marto2005 per leĝo n-ro 251. Antaŭe ĝi apartenis al la komunumo Salva, kiu situas sud-oriente. Runcu Salvei estas atingebla nur per unu vojo, DC 41, kiu ligiĝas al la nacia vojo DN 17C inter Salva kaj Mititei.