Ruscova
Ruscova | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Maramureș | ||
Alinome | Visóoroszi (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Máramaros | ||
Situo | 47° 47′ N, 24° 17′ O (mapo)47.78833333333324.280833333333Koordinatoj: 47° 47′ N, 24° 17′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 418 m | ||
Poŝtkodo | 437260 | ||
Loĝantaro | 5,541 (en 2011; 5.190 en 2009) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 108703 | ||
Ruscova [ruskova] (hungare: Visóoroszi) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Vișeu de Sus. En 1910 ĝi havis 2464 loĝantojn (rusinoj, germanoj), en 1992 5183 (rusinoj, rumanoj). Ĝia unua mencio estas el 1373. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros vármegye).[1][2]
La komunumo Ruscova konsistas nur el la samnoma vilaĝo. Ĝi situas ĉe samnoma rivereto, kiu sud-okcidente de la vilaĝo fluas en la riveron Vișeu.
En la censo de 2002, 4.578 el la 4.854 loĝantoj (94,3 %) deklaris sin etnaj ukrainoj[3].
Fontoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2014-03-20.
Eksteraj ligiloj
-
Situo en la distrikto
|