Ruĝa turo de morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa turo de morto
ĉeĥe: Rudá věž smrti
konstruaĵo
Turo de morto
Oficiala nomo: Ruĝa turo de morto
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Municipo Ostrov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Vykmanov
Situo Ruĝa turo de morto
 - koordinatoj 50° 19′ 44″ N 12° 57′ 12″ O / 50.32889 °N, 12.95333 °O / 50.32889; 12.95333 (mapo)
Konstruado 20-a jarcento
Posedanto Konfederacio de politikaj malliberigitoj de Ĉeĥio
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Věž smrti
Portalo pri Ĉeĥio

Ruĝa turo de morto (ĉeĥe: Rudá věž smrti) estas nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio troviĝanta en Vykmanov ĉe Ostrov en distrikto Karlovy Vary. En la 1950-aj jaroj la konstruaĵo servis kiel ordigejo de urania erco en komunisma labortendaro Vykmanov II. La turo de morto en Vykmanov estas unu el 22 lokoj, enskribitaj resume kiel Minada regiono Ercmontaro en Liston de monda heredaĵo de UNESCO.[1] En la turo okazis tiam la plej pezaj laboroj el ĉiuj uraniaj minejoj.[2] La tuta labortendaro estis nuligita en la jaro 1956.

Historio[redakti | redakti fonton]

La turo de morto

En la jaroj 1951–1956 la areo servis kiel labortendaro por politikaj malliberigitoj Vykmanov II (kaŝnomo "L"). En ŝanĝo de la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj ĝi fariĝis konsisto de nove konstruita trolebusa uzino Škoda Ostrov.

Minado de urania erco[redakti | redakti fonton]

Memortabulo lokigita sur la konstruaĵo

La sepetaĝa turo estis uzata kiel loko de fina reguligo de urania erco. La malliberigitoj estis devigataj, sen iaj ajn ŝirmaj vestoj, veturigi supren la ercon metita en veturiletoj en la plej supran etaĝon kaj transŝuti ĝin en grandegajn kribrilojn, tra kiuj la erco falis ĝis la teretaĝo. Sube laboris pluaj malliberigitoj, kies tasko estis helpe de lignaj bastonegoj la erigitan ercon plenigi en ferajn barelojn (alteco 50 cm kaj pezo maksimume 80 kg), por ke ili tute pleniĝu. La bareloj estis poste sigelitaj kaj forveturigataj per trajno ĝis USSR.

Pro tiu ĉi laboro leviĝis grandegaj nuboj de sufokiga polvo, kiun la neŝirmitaj malliberigitoj spiris kaj englutadis. La radioaktiva polvo metiĝis ankaŭ sur ilia vestaro, kiun ili portis dum la tuta sia restado en la tendaro (sole subvestojn ili ŝanĝis ĉiun 3-an semajnon). Da polvo estis tiom, ke vento disportis ĝin en la tuta tendaro.

Pro sekvoj de malbona nutraĵo, peza laboro kaj alta radioaktiveco plimulto el la laboristoj laborantaj en Turo de morto mortis. La imposto de radiado estis tiel alta, ke eĉ ankaŭ civilaj okupitoj, kiuj priservis plumbajn pesilojn, sur kiuj oni pesis la barelojn antaŭ la forveturo, ricevis kritikan doton. Pro la kvanto de morto kaj ankaŭ pro ruĝa koloro de brikoj, el kiuj la turo estis konstruita, la malliberigitoj komencis kromnomi ĝin Ruĝa turo de morto.[3][4]

En sia historio la tendaro "L" havis tri komandantojn. Plej longe deĵoranta kaj per tio ankaŭ plej fama estis Miroslav Pibil, kromnomata "Šlachťák" aŭ "Šlachtecký". Li estis nomita la komandanto de la tendaro la 5-an de julio 1951 ĝis la 1-a de julio 1955. Ekde la 1-a de aŭgusto 1955 li komencis labori ĉe StB en administracio de MV Jáchymov. Komandanto de la tendaro fariĝis la 1-an de julio 1955 Miloslav Beránek kaj tiu estis la komandanto ĝis ĝia fino.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2008 akiris tiujn ĉi parcelojn Konfederacio de politikaj malliberigitoj de Ĉeĥio. En la sama jaro Turo de morto estis proklamita kiel nacia kultura memorindaĵo.[5] La konfederacio klopodas pri tio, por ke la turo estu komune kun du apudaj aloj (tio estas nome ununura, kio restis el la tendaro) malfermita al publiko kaj por ke ĉi tie estu kreita pieta loko.[6][7]

La detruo de ĉambregoj de uzino Škoda Ostrov en la jaro 2019 malkovri pli vastan vidon al la turo.[8] NKM Ruĝa turo estas alirebligita post antaŭa interparolo kun posedanto, te. Konfederacio de politikaj malliberigitoj de Ĉeĥio.[9]

Monda heredaĵo de UNESCO[redakti | redakti fonton]

Ruĝa turo de morto (angle The Red Tower of Death) estas unu el kvin lokoj en Ĉeĥio, kiuj estis komune kun pluaj 17 regionoj en Saksio enskribitaj sub resuma nomo Minada regiono Ercmontaro la 6-an de julio 2019 en Liston de monda heredaĵo de UNESCO.[1]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pod věží smrti, František Šedivý - EVA, 2002
  • URBAN, Michal, ALBRECHT, Helmuth. Hornické památky Montanregionu Krušné hory/Erzgebirge = Denkmale des Bergbaus in der Montanregion Erzgebirge/Krušnohoří.  Jáchymov: Montanregion Krušné hory - Erzgebirge, 2014. 182 s. Str. 48. (ISBN 978-80-260-8160-9)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]