Rátót

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rátót estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szentgotthárd. Verŝajne la nomo estas germana personnomo en formo Ratold.

Preĝejo de Rátót
Kastelo de Széll en Rátót

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Rátót situas inter Szentgotthárd kaj Körmend laŭ la ĉefvojo, laŭ la fervojo kaj laŭ Rába en la maldekstra flanko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1428 en formo Rathodfolua. Posedanto de la 19-a jarcenta kastelo estis Kálmán Széll, tie pasigis tagojn politikisto Ferenc Deák.

La vilaĝo trovis sin en 1919 ĉe la nova landlimo laŭ Aŭstrio, perdinta ligojn al la pli nordaj vilaĝoj kaj urbo Güssing (hungare Németújvár). Post 1945 oni faris fer-kurtenon, kiu estis 5 km-ojn larĝa tre kontrolita zono. En 1989 tio nuliĝis, oni trovis tie netuŝitan arbaron dum 40 jaroj. En Rátót migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]