Distrikto Szentgotthárd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Distrikto Szentgotthárd [sentgothArd] (hungare Szentgotthárdi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario). Ĝi situas sur malalta montetaro laŭ Rába en la plej okcidenta parto de la departemento (same en la plej okcidenta parto de la lando).

Distrikto Szentgotthárd en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Szentgotthárd, kiu estas urbo, la ceteraj 15 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 255,04 km², kie loĝas 15 180 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj, sed multaj laboras en Szentgotthárd aŭ en la najbara Aŭstrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1969, sed post Traktato de Trianon la limoj ŝanĝiĝis. En 1969 la distrikto ĉesis, la komunumoj aliĝis al Distrikto Körmend. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio