Felsőszölnök

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Felsőszölnök
Felsőszölnöki iskola (régi).jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9985 [+]
Retpaĝaro felsoszolnok.hu [+]
Demografio
Loĝantaro 584  (2015) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 53′ N, 16° 10′ O (mapo)46.87668611111116.16335Koordinatoj: 46° 53′ N, 16° 10′ O (mapo) [+]
Areo 23,56 km² (2 356 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Felsőszölnök
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Felsőszölnök [+]
Information icon.svg
vdr

Felsőszölnök (felŝOsolnok) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szentgotthárd. Felső signifas hungare: supra, szölnök slovene: setlo. Precipe slovenoj vivas ĉi tie.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĉefstrato de Felsőszölnök

Felsőszölnök situas en valo de rojo sub monto 375 m-ojn alta, fine de sakovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1664 la turkoj detruis la komunumon. En 1919 la vilaĝo abrupte trovis sin ĉe la triopa nova landlimo (Hungario, Aŭstrio kaj SHS (unio de Slovenio, Kroatio kaj Serbio)). Estiĝis limpasejo al Slovenio. Post 1945 fer-kurteno konstruiĝis, ĉesis la trapasejo, unusola vojo restis al Szentgotthárd. Ĉe la limo oni faris 5 km-ojn dika zonon, praktike netuŝeblan. En 1989 oni nuligis la fer-kurtenon kaj oni trovis laŭ la limo regionon netuŝitan de homoj dum 40 jaroj. La vilaĝo apartenas al Nacia parko Őrség kaj Hanság.

Trilanda punkto Felsőszölnök-Trdkova-Sankt Martin an der Raab[redakti | redakti fonton]

Ĝis Traktato de Trianon la punkto troviĝis en interna parto de Hungara reĝlando. Post 2007 la 3 landoj apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.