Rózsi Bársony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rózsi Bársony
Persona informo
Naskonomo Sonnenschein Róza
Aliaj nomoj Bársony Rózsi
Naskiĝo 5-an de junio 1909 (1909-06-05)
en Budapeŝto
Morto 23-an de marto 1977 (1977-03-23) (67-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Döbling Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Oszkár Dénes
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Rózsi Bársony [rOĵi bArŝonj], hungare Bársony Rózsi, germane Rosy Barsony estis hungara kaj aŭstra aktorino, dancistino, subreto kaj kantistino.

Rózsi Bársony

Rózsi Bársony naskiĝis, kiel Schustek Rozália la 5-an de junio 1909, Budapeŝto - mortis la 28-an de marto 1977, Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rózsi Bársony devenis el juda familio. Ŝi aktoradis jam frue dum la lernojaroj. Baldaŭe ŝi frekventis aktoran lernejon en Budapeŝto, sed ŝi ne forlasis la scenejojn. En 1931 ŝi havis sukcesojn en Berlino. Ŝi edziniĝis al Oszkár Dénes, kun kiu en 1932 partoprenis en operetoj en Eŭropo kaj ankaŭ en Usono, komence ŝi ricevis specialan permeson pri la rolado en nazia Germanio. Poste ili ludis en Budapeŝto. Dum la 2-a mondmilito ŝi ne ricevis rolojn, poste ŝi apenaŭ ricevis eblecojn. En 1948 ŝi migris al Aŭstrio. En la 1960-aj jaroj ŝi ofte aktoradis en Hungario, ofte en Hungara Televizio.

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 9 filmoj inter 1918-1937, ekzemple Bál a Savoyban (Balo en Savoy), 1934
  • unusola televizia filmo Nem történt semmi (Nenio okazis)
  • germanaj filmoj: Ein Toller Einfall (1932); Ein Bißchen Liebe für Dich (1932); Walzerkrieg (1933); Liebe muß verstanden sein (1933); Salto in die Seligkeit / Ein sonntag im sommer in Wien (1934); Ende schlecht, alles gut (1934); Dschainah, das Mädchen aus dem Tanzhaus (1935); Die entführte Braut (1938); Scherben bringen Glück (1957); Antónia (1965)
  • diversaj teatraĵoj, plej ofte operetoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Germana kaj hungara Vikipedioj