Sámuel Timon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sámuel Timon [ŝAmuel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Timon Sámuel estis hungarlandana pastro, historiisto, profesoro, monaĥo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis schmerhoffi kaj szedlicsnai [smerhofi, sedliĉnai].

Sámuel Timon

Sámuel Timon [1] naskiĝis la 20-an de julio 1675 en Hungara reĝlando en Turna (nuntempa Trenčianska Turná en Slovakio). Li mortis la 7-an de aprilo 1736 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio Timon alvenis el Moravio. La juna Sámuel frekventis jezuitan gimnazion, kie li aliĝis al la jezuitoj en 1693. Li doktoriĝis el filozofio (komprenu: sciencoj) kaj teologio en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Inter 1699-1702 kaj 1707-1711 li instruis en la menciita jezuita universitato, poste en Pázmáneum, fine denove en la universitato ĝis 1718. En la sekvaj jaroj li instruis en Supra Hungarujo kaj Transilvanio. Pro sanproblemoj li estis plej ofte monaĥestro, kie li okupiĝis pri historio. Li estis la unua signifa historiisto de Hungara reĝlando, li verkis latine.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Celebriorum Hungariae urbium et oppidorum topographia (Geografiaĵoj de renomaj urboj kaj opidumoj de Hungarlando), (1702)
  • Synopsis novae chronologicae Regnorum Hungariae. I-III. (1714-1715)
  • Opusculum theologicum, in quo quaeritur, an et qualiter possit Princeps Catholicus in ditione sua retinere haereticos... (1721)
  • Epitome chronologica rerum Hungaricarum (1736)

Fontoj[redakti | redakti fonton]