Sándor Budinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Budinszky
Persona informo
Naskonomo Budinszky Sándor
Naskiĝo la  21-an de junio 1901(nun 1901-06-21)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 27-an de marto 1975
en Hungario Budapeŝto
vdr

Sándor Budinszky [ŝAndor budinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Budinszky Sándor estis hungara raportisto.

Sándor Budinszky [1] naskiĝis la 21-an de junio 1901 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de marto 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Budinszky aliĝis al la Hungara Radio en 1933. Li iĝis la plej konata raportisto ĝis fino de la 2-a mondmilito. Li kreis la hungaran raportistan stilon. En 1945 li estis arestita kelkajn monatojn. En la sekva jaro li estis akuzita pri militaj krimoj, ĉar li faris raporton pri Bombardado de Kassa. Fine li ricevis duonjaron da malliberejo pro 2 artikoloj aperintaj en gazeto de la Hungara Radio. Lia sorto dum la socialismo ne estas konata. Li ricevis personan premion de Miklós Horthy en 1943.

Li edziĝis en 1934.

Lia sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Üzenet a Volga-partról (1942) - raportisto, kiel li mem

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.