Sándor Marót
Aspekto
| Sándor Marót | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 4-an de marto 1884 en Arad | |
| Morto | 1-an de junio 1944 (60-jaraĝa) en Aŭŝvico | |
| Lingvoj | hungara vd | |
| Ŝtataneco | Hungario | |
| Profesio | ||
| Okupo | ĵurnalisto verkisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
MARÓT Sándor (pro. maro:t) estis hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Arado la 4-an de marto 1884 kaj mortinta en Aŭŝvico en junio 1944.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Marót estis de 1904 ĵurnalisto de gazetoj de Transilvanio kaj Budapeŝto. Li publikis en A Hét', Brassói Lapok, Ellenzék. Liajn teatraĵojn prezentis la teatroj de Koloĵvaro kaj Nadjvarado. Li estis viktimo de faŝismo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Nincs halál (rakontoj, Oradea-Mare, 1924);
- Öröktűz (teatraĵo, 1924);
- Egérfogó (teatraĵo, 1924);
- Világ ablaka (skizaĵoj, Oradea, 1938);
- Napfény és felleg egy város felett (Nagyvárad, 1924).

