Séraphin Magloire Fouda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Séraphin Magloire FOUDA estas kameruna politikisto kaj ekonomikisto. Li estas Vicsekretario Ĝenerala pri la Prezidenteco de la Kameruna Respubliko ekde 2009[1]. Fouda laboris kiel profesoro pri ekonomiko en variaj kamerunaj universitatoj. Li en 2003 fariĝis la dekano de la universitato Yaoundé II.

Post lia nomumo ĉe la registaro, Fouda deklaris, ke li deziris asisti prezidenton Paul Biya por pludisvolvi la ekonomion de Kameruno. Séraphin Magloire Fouda estas laŭ la gazeto Cameroon Tribune unu el la plej kompetentaj ekonomikistoj de Kameruno[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]