Sóstófalva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sóstófalva estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Miskolc. La loknomo signifas: vilaĝo de-sala-lago.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sóstófalva situas sur deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ traira flankovojo. Szikszó troviĝas 8, Felsőzsolca 14, Szerencs 20, Miskolc 25, Encs 26 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj trovis restaĵojn en la proksimeco el la neolitiko. La proksima, jam malaperinta vilaĝo Hoporty estis menciita en 1387. Pli nova vilaĝo fondiĝis en 1896 (la pli frua vilaĝo situis pli proksime al la rivero, pro la inundoj la loĝantoj translokiĝis 2 km-ojn for).

Vilaĝservoj estas biblioteko, kulturdomo, kuracejo, kafejeto, migra poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kalvinana unutura preĝejo
  • romkatolika preĝejo