Saltu al enhavo

SAKA-Informationen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SAKA-Informationen havis po dek numerojn por jaro, inter decembro 1982 kaj aprilo 1996, estante organo de fidelaj katolikoj kun sidejo en Bazelo, Svisujo. SAKA estas la akronimo pri Sammlung glaubenstreuer Katholiken (Kolekto de fidelaj katolikoj). La periodaĵo ne estis vendata sed senkoste disdonata al interesatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komenco estis en decembro 1975 kaj la titolo de oktobro 1979 Saka-Informationsblätter; alinomiĝo estis en la 1982-a jaro.

Dum la 1990-aj jaroj ĝis ĉeso publikiga estis kovropaĝe legebla la subtitolo Römisch-katholische Monatsblätter. Ĉe la informoj pri respondecaj eldonantoj legeblis eteksplike Zeitschrift des Oratoriums von der göttlichen Wahrheit und der kleinen Herde.[1] Tio flaris ekskluzivecon rilate al savado.

Temis pri la eldonkvante plej granda organo de anon de la teorio pri papa vakado. Ĉefredaktistis ĝismorte Eisele. Post ties morto en 1996 responsis por du pluraj eldonoj la sarlanda sociologo Wigand Siebel. Kelkaj tempon la periodaĵo ankoraŭ postivivis kiel aldonitaĵo al la periodaĵo "Kyrie Eleison" de la Ligo de Katolikaj Tradiciemuloj sub la redaktorado de Paul Schoonbroodt.

Teme ĉefis en la periodaĵo ĉefe demandoj pri kredo el tradicia perspektivo sed ankaŭ randaj problemoj ekz. pri evolucio.[2] kaj apartaj temeroj pri hagiografio.[3]. Multaj eseoj estis tiom longaj ke necesis publikigo en pliaj kajeroj.

Rilatoj de la eldonistoj estis kun Oratorium von der göttlichen Wahrheit kaj St.-Petrus-Canisius-Konvent[4]. Gastaŭtoroj estis ekz. la aŭstra-germana kulturfilozofo Gerd-Klaus Kaltenbrunner[5] kaj Reinhard Lauth.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. la informojn ĉi-rilate post demando de leganto je SAKA-Informationen 20 (10/1996), p.169
  2. Dieter Müller: "Herausforderung für die Evolutionstheorie", ĉe: SAKA-Informationen 20 (11/1996), p. 193–195; SAKA-Informationen 20 (12/1996), 219–221
  3. Hagen Ladwein: "Bischof John Henry Fischer - Kardinal und Martyrer unter Heinrich VIII.", ĉe: SAKA-Informationen 20 (10/1995), p. 176–178; SAKA-Informationen 20 (11/1995), p. 199–202.
  4. Kp. "Communiqué des St. Petrus-Canisius-Konventes von seiner Tagung am 20./21. Oktober", ĉe: SAKA-Informationen 20 (12/1995), p. 209
  5. Artikoloj liaj estis i.a. jenaj: Kleiner Liebesbrief an die Heilige Philomena (10/1995, p. 167–169); Rußlands Genesung in der katholischen Wahrheit, (11/1995; p. 189–192); Huldigung an Peter Hille im Himmel (12/1995; p. 215–218)