Papa vakado (movado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anoj de la movado de papa vakado[1] (itale: sedevacantismo) estas konvinkitaj, ke ekde la morto de Pio la 12-a (1958) respektive de Johano la 23-a (1963) ne plu sidas vera posteulo de Sankta Petro sur la papa trono, do ke temas jam longe pri vaka seĝo.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1971 publikigis la meksika teologo Joaquín Sáenz y Arriaga la verkon La nueva iglesia montiniana, kie li konkludis ke Montini (=papo Paŭlo la 6-a) fondis novan religion. La episkopoj de lia lando ekskomunikis lin en januaro 1972. En 1973 li verkis Sede Vacante: Paulo VI no es Papa legítimo kun argumentoj pri laŭdiraj herezoj de Montini; referencis li la buleon Cum ex apostolatus officio de Paŭlo la 4-a.

Argumentoj[redakti | redakti fonton]

La argumento-ĉeno tiaj katolikoj iel jenas:

  • pro la ĉeesto de la Sankta Spirito papo neniam povus instrui aŭ promulgi erarojn kontraŭ la Kredo;
  • la papoj ekde Johano la 23-a multfoje instruis herezojn;
  • sekve ili ne povas esti aŭtentikaj ĉefpontifikoj.

Laŭ la movadanoj perdas papo sian oficon pro morto, abdiko, mensa handikapeco aŭ herezo. Papo troviĝante en herezio aŭtomate ekskomunikiĝus.[2] Kontraŭe, anoj de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a ja agnoskas la papecon de Francisko.[3]

Propraj episkopoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj personoj ricevis, memkompreneble sen permeso de la Sankta Seĝo, konsekron episkopan fare de la arkiepiskopo de Hue, Pierre Martin Ngo Dinh Thuc: Clemente Domínguez y Gómez en 1976 kaj Michel-Louis Guérard des Lauriers en 1981.

Grupoj kaj elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Tiel konsekritaj pseudo-episkopoj mem estigis diversajn grupojn, jene:

  • Societo Sankta Pio la 5-a (SSPV), en Usono (formas ĝin amerikaj pastroj forlasintaj la movadon de Marcel Lefebvre);
  • Instauratio Catholica, sacerdota klubo en Usono, fondite de Daniel Lytle Dolan kaj iamaj membroj de la Societo de Sankta Pio la 5-a;
  • Congregation of Mary Immaculate Queen (CMRI) de Mark Pivarunas (Usono);
  • Istituto Mater Boni Consilii, en Italujo kaj Belgujo kaj Franclando (fare de italaj pastroj forlasintaj la Lefebvre-organizon;
  • Fratio Sankta Dominiko, de Michel-Louis Guérard des Lauriers - al kiu aliĝis la Tria ordeno de la pento de Sankta Dominiko de Robert McKenna.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Maxence Hecquard: La crise de l'autorité dans l'Église : Les papes de Vatican II sont-ils légitimes? (La krizo de aŭtoritato en la Eklezio), Éditions Pierre-Guillaume de Roux, Parizo 2019, ISBN 9782363712820
  • Maxence Hecquard: Controverses: La crise de l'autorité dans l'Église (Konfliktoj), XB Éditeur, Parizo 2020
  • Frédéric Luz: Le Soufre et l'Encens : enquête sur les Églises parallèles et les évêques dissidents (Sulfuro kaj Incenso), Claire Vigne, Parizo 1995 ISBN 2-84193-021-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]