Saĝhorloĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pebble, saĝhorloĝo kiu per Bluetooth povas komuniki kun saĝtelefono
Samsung Galaxy Watch, saĝhorloĝo konceptita speciale por sportaj kaj sanigaj funkcioj, kun interalie paŝnombrilo kaj kormezurilo

Saĝhorloĝo estas brakhorloĝo kiu ne nur estas uzata por informi pri la horo, sed estas plurfunkcia. Ĝi estas komparebla kun aparatoj kiel saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj, sed estas portata ĉirkaŭ la brako.

Saĝhorloĝo povas enhavi kameraon, kalkulilon, tuŝekranon, birilon, laŭtparolilon kaj diversajn mezurilojn (ekz. pri alteco, rapideco, termometro, kompaso...). Tiaj horloĝoj ofte enhavas SD-karton kaj ŝargeblan baterion. Sur multaj saĝhorloĝoj eblas funkciigi aplikaĵojn.

Kelkaj saĝhorlogoj celas subteni sportantojn per funkcioj kaj sensoroj por sekvi la sportan agadon. Ekzistas interalie trejnado-programoj kaj mezurilo de la rapideco de la batado de la koro.

Saĝhorloĝo povas ricevi informojn de aliaj instrumentoj, saĝtelefonoj kaj komputiloj. Estas uzata sendrataj teknikoj kiel Bluetooth, vifio kaj GPS. Tia horloĝo povas ankaŭ esti uzata kiel teleregilo por iu sistemo, plusendi telefonmesaĝojn aŭ puŝatentigojn de saĝtelefono ktp.

Porinfanaj horloĝoj[redakti | redakti fonton]

En 2018 rusia kompanio Elari kune kun Yandex prezentis porinfanan saĝhorloĝon Elari KidPhone 3G kun virtuala asistanto Alisa. La dezajnistoj konsideris specifaĵojn de la infana parolo. En la aparato funkcias filtrilo, kiu enlasas nur porinfanan enhavon. Danke al ena videokamerao KidPhone 3G eblos telefoni ne nur voĉe, sed ankaŭ kun bildoj. Haveblas ankaŭ bazaj funkcioj de la saĝhorloĝoj: GPS-spurilo, kiu ebligas al la gepatroj spuri trovlokon de la bebo, SOS-butono kaj reĝimo "Je lecionoj", kiu haltigas ĉiujn funkciojn krom SOS, GPS kaj horloĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Smartwatch en la nederlanda Vikipedio.