Saana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saana
Saana vidita el la lago Kilpisjärvi
monto • fell
Alteco 1 029 m
Situo Finnlando
Elstareco 556 mfd2
Geografia situo 69° 3′ N, 20° 51′ O (mapo)69.04361111111120.856111111111Koordinatoj: 69° 3′ N, 20° 51′ O (mapo) f4
Saana (Finnlando)
Saana (Finnlando)
DEC
Saana
Saana
Situo de Saana
Map
Saana
Mineraloj skisto kaj gnejso
vdr

Saana estas unu el la plej altaj montoj de Finnlando en Laponio en brako de Finnlando proksime lago Kilpisjärvi. Ĝi apartenas al la komunumo Enontekiö. Ĝia alteco el la marsurfaco estas proksimume 1030 m. La alteco el surfaco de la menciita lago estas 556 m. La monto estas unu el la plej konataj naturaj vidindaĵoj en Finnlando. Tie ekskursas multaj eksterlandaj kaj enlandaj turistoj. Sur Saana estas vere longa ŝtuparo. Sur la pinto estas libro, kie oni povas skribi sian nomon. La malnova ŝtuparo estis malkonstruita en 2017. La nuna ŝtuparo estis konstruita en 2019. La vojo ĝis la pinto estas 4 kilometrojn longa. En Finnlando la formo de Saana estas speciale konata. Parte Saana estas en medikonservata areo. Tie oni rajtas piediri nur sur markitaj ekskursvojetoj. La monto fervorigis finnajn kantofarintojn. Ekzemple peco Kilpisjärven mahtava Saana rakontas pri la monto. Saana estas menciita kiel la dua plej alta monto de Finnlando, sed tio estas eraro.