Sabadell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sabadell estas urbo en Hispanio, en la kataluna provinco Barcelono, kun-ĉefurbo de la distrikto (comarca) Vallès Occidental.

Loĝantaro: 201.712 homoj (jaro 2007).

Ĝi estas grava industria centro, ĉefe teksa.

Esperanto-movado

monumento honore al L. L. Zamenhof en la grava urbocentra bulevaro Ronda Zamenhof

Sabadell estis unu el la centroj de la Esperanto-movado en la iberia duoninsulo. En la 1930-aj jaroj ekzistis grupo de laboristaj esperantistoj. Nuntempe ĝi estas la sidejo de Centro de Esperanto Sabadell, Kataluna Esperanto-Asocio, Kataluna Esperanto-Junularo kaj Kultura Asocio Esperantista.

Grava urbocentra bulevaro ĉi tie nomiĝas Ronda Zamenhof. En 1989 tie stariĝis moderneca monumento honore al li.

Elstaraj esperantistoj el Sabadell

Eksteraj ligiloj