Sabina Babajeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabina Babajeva
kadre de la kantokonkurso de 2012
kadre de la kantokonkurso de 2012
Bazaj informoj
Naskiĝo 2-an de decembro 1979 (1979-12-02) (44-jaraĝa)
en Bakuo
Ĝenroj ĵazopop-muzikoSoulo
Profesio soloa kantistino
Retejo sabina.eurovisiontalents.com
Persona informo
Lingvoj azerbajĝana
Ŝtataneco SovetunioAzerbajĝano
Alma mater Asaf Zeynally Music School in Baku
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://sabina.eurovisiontalents.com
vdr

Sabina Babajeva (azerbajĝane Səbinə Babayeva; naskiĝis la  2-an de decembro 1979(nun 1979-12-02) en Bakuo, Azerbajĝano, do nun 44-jara) estas azerbajĝana popmuzika soloa kantistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post studo de kantado en la muzika altlernejo Asaf Zejnali, Sabina Babajeva partoprenis en diversaj kantokonkursoj. En Azerbajĝano ŝi aparte konatiĝis kiel kantistino de la titola kanzono de la televida serio Bəyaz həyat. En la nacia antaŭturniro de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 ŝi atingis la 3-an pozicion, kaj en tiu de la jaro 2012 evidente la 1-an pozicion, tiel ke ŝi elektiĝis la nacia reprezentanto en la "azerbajĝana" internacia kantokonkurso de 2012, kiu okazis en ŝia naskiĝurbo Bakuo.

Akompanate de la legenda tradicia azerbajĝana kantisto Alim Qasimov ŝi prezentis la popmuzikan baladon "When the music dies" ("kiam la muziko mortas") kaj atingis la 4-an konkursan pozicion. En la sceneja prezento de la kanto interalie impresis kiom diverskolore ŝia longa blanka jupo estis lumigita, tiel ke ĝi dumtempe ŝajnis flami.