Eŭrovido-Kantokonkurso 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭrovido-Kantokonkurso 2011
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Lando(j) Germanio vd
Situo Stockum
Moto Feel Your Heart Beat!
Retejo Oficiala retejo
vdr
ESPRIT Arena, ejo de la festivalo en 2011
  •  Partoprenintaj landoj
  •  Pasintece partoprenintaj landoj
  •  Eliminitaj landoj dum la duon-finalo
  • La 56-a Festivalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Düsseldorf, Germanio, post kiam la reprezentinto de tiu lando (Lena Meyer-Landrut), per la kanto "Satellite", ricevis la premion de la festivalo en 2010 per entute 246 poentoj. Komence estis pripensita la realigado de la festivalo inter la 17-a kaj la 21-a de majo 2011, la televidĉeno ARD/NDR decidis plifruigi la datojn je unu semajno (inter la 10-a kaj la 14-a de majo) por eviti problemojn pro la elsendado de kelkaj sportaj eventoj okazontaj dum la lastaj semajnoj de la monato. Pro la plej bonaj infrastrukturoj, la ĉefurbo de la germana ŝtato Nordrejn-Vestfalio sukcesis gastigi la sidejon de la kantokonkurso. Aliaj kandidatoj estis Berlino (la germania ĉefurbo) kaj Hanovro. Festivalejo estis la kunvenejo ESPRIT Arena je 5 minutoj de la urbocentro.

    Estis la unua fojo kiam Germanio organizis la festivalon post la unuiĝo de la lando, kaj la tria fojo kiam ARD/NDR okupiĝis pri la realigado.

    La unuan lokon okupis la duopo el AzerbajĝanoEldar Qasımov kaj Nigar Camal — kun la kanto Running Scared, la duan — Raphael Gualazzi (Italio), la trian — Eric Saade (Svedio).

    La gajnintoj Eldar Qasımov kaj Nigar Camal


    La tri geprezentistoj de la festivalo: Anke Engelke, Judith Rakers kaj Stefan Raab.

    Finalo[redakti | redakti fonton]

    La finalo okazis la 14-an de majo en Duseldorfo.

    Vico Numero Lando Artisto(j) Kanto Lingvo(j) Titolo en Esperanto Poentoj
    1 19 Azerbajĝano Eldar & Nigar Running scared angla 221
    2 12 Italio Raphael Gualazzi Madness of love itala, angla Deliraĵo de amo 189
    3 07 Svedio Eric Saade Popular angla Populara 185
    4 23 Ukraino Mika Newton Angel angla Anĝelo 159
    5 03 Danio A Friend in London New tomorrow angla Nova morgaŭ 134
    6 02 Bosnio kaj Hercegovino Dino Merlin Love in rewind angla Amo en rekurigo 125
    7 09 Grekio Loukas Giorkas kaj Stereo Mike Watch my dance angla, greka Spektu mian dancon 120
    8 06 Irlando Jedward Lipstick angla Lipruĝigilo 119
    9 25 Kartvelio Eldrine One more day angla Unu plu tago 110
    10 16 Germanio Lena Meyer-Landrut Taken by a stranger angla 107
    11 14 Unuiĝinta Reĝlando Blue I can angla Mi povas 100
    12 15 Moldavio Zdob şi Zdub So lucky angla Bonŝancega 97
    13 20 Slovenio Maja Keuc No one angla Neniu 96
    14 24 Serbio Nina Čaroban serba Magia 85
    15 11 Francio Amaury Vassili Sognu korsika Sonĝo 82
    16 10 Rusio Alex Sparrow Get you angla 77
    17 17 Rumanio Hotel FM Change angla Ŝanĝo 77
    18 18 Aŭstrio Nadine Beiler The secret is love angla La sekreto estas amo 64
    19 04 Litovio Evelina Sašenko C'est ma vie angla Jen estas mia vivo 63
    20 21 Islando Sjonni's Friends Coming home angla 61
    21 01 Finnlando Paradise Oskar Da da dam angla 57
    22 05 Hungario Kati Wolf What about my dreams angla, hungara 53
    23 22 Hispanio Lúcia Pérez Que me quiten lo bailao hispana 50
    24 08 Estonio Getter Jaani Rockefeller Street angla Rockefeller Strato 44
    25 13 Svislando Anna Rossinelli In love for a while angla 19


    Eŭrovido-Kantokonkurso
    19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
    19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
    19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
    20162017201820192020202120222023
    Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
    2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021