Jedward
Aspekto
| Jedward | |
|---|---|
Jedward kantantaj en Londono kadre de la turneo X Factor live tour en 2010
| |
| Bazaj informoj | |
| Alie nomata | John & Edward |
| Ĝenroj | pop-muziko |
| Aktivaj jaroj | 2009 ĝis nun |
| Retejo | planetjedward.net |
| Membroj | |
|
John Grimes | |
Jedward estas irlanda popmuzika duopo konsistanta el la ĝemeloj John kaj Edward Grimes (naskiĝis la 16-an de oktobro 1991 en Dublino, Irlando, do nun 34-jaraj). Konataj interalie pro siaj karakterizaj frizaĵoj de blondaj bukloj, ili unue publike aperis kiel John & Edward en la brita televida kantokonkurso The X Factor de 2009.
La duopo reprezentis Irlandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo kaj en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, ambaŭfoje pasis al la finalo, kaj en 2011 fine atingis la 8-an pozicion.

