Eŭrovido-Kantokonkurso 2013

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭrovido-Kantokonkurso 2013
emblemo
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Komenco 14-a de majo 2013 vd
Fino 18-a de majo 2013 vd
Lando(j) Svedio vd
Situo Malmö Municipality
Moto We Are One
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Eŭrovido-Kantokonkurso 2013 estis la 58-a eldono de la tut-Eŭropa muzik-konkurso. Ĝi okazis la 14-an, 16-an kaj 18-an de majo 2013, en Malmö, Svedio. Svedio gajnis la rajton por gastigi la konkurson, post kiam la kantistino Loreen venkis la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 per la kanto "Euphoria."

Entute 39 landoj partoprenis en la evento, tri malpli ol la pasinta jaro. Armenio revenis post unujara foresto, sed kvar landoj retiriĝis: nome Bosnio kaj Hercegovino, Portugalio kaj Slovakio pro financaj kialoj, kaj Turkio en protesto kontraŭ la reguloj koncerne naciaj ĵurioj, kaj ankaŭ la regulo pri "kvin grandaj", kiuj donas aŭtomatajn lokojn en la ĉiujara finalo al Francio, Germanio, Hispanio, Italio kaj Unuiĝinta Reĝlando.

La konkurso havis la saman strukturon kiel la kvin antaŭaj okazaĵoj, kun du duonfinaloj por elekti 10 finalistojn en ĉiu duonfinalo. En la finalo, la 20 finalistoj aliĝis kun la "kvin grandaj" landoj, kiuj ekonomie plej kontribuas al la evento, kune kun la gastiga lando, Svedio. Pro tio, la finalo havis 26 partoprenantojn.

En ĉiu konkurso inter la jaroj 1956 kaj 2012, loterio decidis la ordo kiu la kantoj estis prezentitaj. Ekde 2013, la produktistoj de la spektaklo decidis la ordon, kaj disigis similajn kantojn el unu la alian.

Loko[redakti | redakti fonton]

Por pli informo pri la gastiga urbo, rigardu la artikolon pri Malmö.

Je la 8a de julio 2012, la sveda dissendservo "Sveriges Television" (SVT) anoncis ke la Malmö Areno en Malmö estos la gastiga loko de la 2013 Eŭrovido-Kantokonkurso. La konkurso okazis en Svedio por la kvina fojo (post 1975, 1985, 1992 kaj 2000), kaj en Malmö por la dua fojo (post 1992).

Malmö, en la suda provinco de Skåne (Skanio), estas la tria plej loĝata urbo en Svedio (post Stokholmo kaj Gotenburgo), kaj estas unu de la plej loĝataj urboj en Skandinavio. Malmö ankaŭ apartenas la Øresund-Regionon, kaj a dana ĉefurbo Kopenhago, estas nur for 30 minutoj per trajno. Malmö estas la ĉefurbo de Skåne, kaj havas 280,415 loĝantoj.

Unua duonfinalo[redakti | redakti fonton]

La unua duonfinalo okazis je mardo, la 14-a de majo 2013, inter 19:00 kaj 21:00 UTC, kaj 16 landoj partoprenis. Ĉiuj 16 partoprenantaj landoj, plus Italio, Svedio kaj Unuiĝinta Reĝlando voĉdonis en ĉi-tiu duonfinalo. Duono de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia duono estis la voĉdonoj de la profesiaj ĵurioj. Kun nur 16 kantoj, ĉi-tiu duonfinalo estis la plej malgranda duonfinalo en la historio de la konkurso.

Ordo Lando Artisto(j) Kanto Lingvo(j) Titolo en Esperanto Vico Poentoj
01  Aŭstrio Natália Kelly Shine angla «Brilu» 14 27
02  Estonio Birgit Õigemeel Et uus saaks alguse estona «Por komenci denove» 10 52
03  Slovenio Hannah Mancini Straight into love angla «Rekta en amon» 16 8
04  Kroatio Klapa s Mora Mižerja kroata «Mizero» 13 38
05  Danio Emmelie de Forest Only teardrops angla «Nur larmaĵoj» 1 167
06  Rusio Dina Garipova What if angla «Kio se» 2 156
07  Ukrainio Zlata Ogneviĉ Gravity angla «Gravito» 3 140
08  Nederlando Anouk Birds angla «Birdoj» 6 75
09  Montenegro Who See kaj Nina Žižić Igranka montenegra «Dancfesto» 12 41
10  Litovio Andrius Pojavis Something angla «Io» 9 53
11  Belorusio Aljona Lanskaja Solayoh angla 7 64
12  Moldavio Aliona Moon O mie rumana «Miliono» 4 95
13  Irlando Ryan Dolan Only love survives angla «Nur amo postvivas» 8 54
14  Kipro Despina Olimpiu Αν με θυμάσαι (An me timase) greka «Se vi memoras min» 15 11
15  Belgio Roberto Bellarosa Love kills angla «Amo mortigas» 5 75
16  Serbio Moje 3 Љубав је свуда (Ljubav je svuda) serba «Amo estas ĉie» 11 46

Dua duonfinalo[redakti | redakti fonton]

La dua duonfinalo okazis je ĵaŭdo, la 16-a de majo 2013, inter 19:00 kaj 21:00 UTC, kaj 17 landoj partoprenis. Ĉiuj 17 partoprenantaj landoj, plus Francio, Germanio kaj Hispanio voĉdonis en ĉi-tiu duonfinalo. Duono de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia duono estis la voĉdonoj de la profesiaj jurioj.

Numero Lando Artisto(j) Kanto Lingvo(j) Titolo en Esperanto Vico Poentoj
01  Latvio PeR Here we go angla «Jen ni iras» 17 13
02  San-Marino Valentina Monetta Crisalide itala, angla «Krisalido» («Papilia pupo») 11 47
03  Nord-Makedonio Vlatko Lozanoski kaj Esma Reĝepova Пред да се раздени (Pred da se razdeni) makedona, cigana «Antaŭ la tagiĝo» 16 28
04  Azerbajĝano Farid Mammadov Hold me angla «Tenu min» 1 139
05  Finnlando Krista Siegfrids Marry me angla «Edzigu min» 9 64
06  Malto Gianluca Bezzina Tomorrow angla «Morgaŭ» 4 118
07  Bulgario Elica Todorova kaj Stojan Jankulov Само шампиони (Samo ŝampioni) bulgara «Nur ĉampionoj» 12 45
08  Islando Eyþór Ingi Gunnlaugsson Ég á líf islanda «Mi havas vivon» 6 72
09  Grekio Koza Mostra kaj Agatonas Jakovidis Alcohol is free greka, angla «Alkoholo estas senkosta» 2 121
10  Israelo Moran Mazor רק בשבילו (Rak biŝvilo) hebrea «Nur por li» 14 40
11  Armenio Gor Suĝjan Lonely planet angla «Soleca planedo» 7 69
12  Hungario ByeAlex Kedvesem hungara «Mia kara» 8 66
13  Norvegio Margaret Berger I feed you my love angla «Mi manĝigas mian amon al vi» 3 120
14  Albanio Adrian Lulgjuraj kaj Bledar Sejko Identitet albana «Identeco» 15 31
15  Kartvelio Sofo Gelovani kaj Nodiko Tatiŝvili Waterfall angla «Kaskado» 10 63
16   Svislando Takasa You and me angla «Vi kaj mi» 13 41
17  Rumanio Cezar Florin Ouatu It's my life angla «Estas mia vivo» 5 83

Granda finalo[redakti | redakti fonton]

La granda finalo okazos je sabato, la 18-a de majo 2013, inter 19:00 kaj 23:30 UTC, kaj 26 landoj partoprenos. Ĉiuj 26 partoprenantaj landoj, plus la 13 netrapasantaj landoj voĉdonos en la finalo. Duono de la rezultoj en ĉiu lando estos voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia duono estos la voĉdonoj de la profesiaj jurioj.

Numero Lando Artisto(j) Kanto Lingvo(j) Titolo en Esperanto Vico Poentoj
01  Francio Amandine Bourgeois L'enfer et moi franca «La infero kaj mi» 23 14
02  Litovio Andrius Pojavis Something angla «Io» 22 17
03  Moldavio Aliona Moon O mie rumana «Miliono» 11 71
04  Finnlando Krista Siegfrids Marry me angla «Edzigu min» 24 13
05  Hispanio El Sueño de Morfeo Contigo hasta el final hispana «Kun vi ĝis la fino» 25 8
06  Belgio Roberto Bellarosa Love kills angla «Amo mortigas» 12 71
07  Estonio Birgit Õigemeel Et uus saaks alguse estona «Por komenci denove» 20 19
08  Belorusio Aljona Lanskaja Solayoh angla 16 48
09  Malto Gianluca Bezzina Tomorrow angla «Morgaŭ» 8 120
10  Rusio Dina Garipova What if angla «Kio se» 5 174
11  Germanio Cascada Glorious angla «Glora» 21 18
12  Armenio Gor Suĝjan Lonely planet angla «Soleca planedo» 18 41
13  Nederlando Anouk Birds angla «Birdoj» 9 114
14  Rumanio Cezar Florin Ouatu It's my life angla «Estas mia vivo» 13 65
15  Unuiĝinta Reĝlando Bonnie Tyler Believe in me angla «Kredu je mi» 19 23
16  Svedio Robin Stjernberg You angla «Vi» 14 62
17  Hungario ByeAlex Kedvesem hungara «Mia kara» 10 84
18  Danio Emmelie de Forest Only teardrops angla «Nur larmaĵoj» 1 281
19  Islando Eyþór Ingi Gunnlaugsson Ég á líf islanda «Mi havas vivon» 17 47
20  Azerbajĝano Farid Mammadov Hold me angla «Tenu min» 2 234
21  Grekio Koza Mostra kaj Agatonas Jakovidis Alcohol is free greka, angla «Alkoholo estas senkosta» 6 152
22  Ukrainio Zlata Ogneviĉ Gravity angla «Gravito» 3 214
23  Italio Marco Mengoni L'essenziale itala «La esenca» 7 126
24  Norvegio Margaret Berger I feed you my love angla «Mi manĝigas mian amon al vi» 4 191
25  Kartvelio Sofo Gelovani kaj Nodiko Tatiŝvili Waterfall angla «Kaskado» 15 50
26  Irlando Ryan Dolan Only love survives angla «Nur amo postvivas» 26 5

Aliaj partopreneblaj landoj kiuj ne partoprenos[redakti | redakti fonton]

Lando Partoprenintaj jaro(j) Kialo(j)
 Andoro 2004-2009 Financoj
 Bosnio kaj Hercegovino 1993-1997, 1999, 2001-2012 Financoj
 Ĉeĥio 2007-2009 Malbonaj rezultoj kaj malmulta televida spektantaro ĉe pasintaj konkursoj
 Liĥtenŝtejno neniam La nacia ŝtata dissendservo, 1FLTV, ne estas membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido, kaj tial ne permesiĝas
 Luksemburgo 1956-1958, 1960-1993 Financoj
 Maroko nur 1980 Neniuj kialoj donitaj
 Monako 1959-1979, 2004-2006 Neniuj kialoj donitaj
 Pollando 1994-1999, 2001, 2003-2011 Neniuj kialoj donitaj
 Portugalio 1964-1969, 1971-1999, 2001, 2003-2012 Financoj
 Slovakio 1994, 1996, 1998, 2009-2012 Financoj
 Turkio 1975, 1978, 1980-1993, 1995-2012 Protesto kontraŭ la reguloj koncerne la naciaj ĵurioj, kaj ankaŭ la regulo pri la “kvin grandaj” landoj
Eŭrovido-Kantokonkurso
19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
20162017201820192020202120222023
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021