Saltu al enhavo

Eŭrovido-Kantokonkurso 1956

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭrovido-Kantokonkurso 1956
emblemo
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso Redakti la valoron en Wikidata
Poste Eŭrovido-Kantokonkurso 1957 vd
Geografia situo CH1903: 717465 / 95832 (mapo)46.0038333333338.9550277777778Koordinatoj: 46° 0′ 14″ N,  57′ 18″ O; CH1903: 717465 / 95832 (mapo)
Landoj Svislando vd
Eŭrovido-Kantokonkurso 1956 (Lugano)
Eŭrovido-Kantokonkurso 1956 (Lugano)
DEC
Map
Eŭrovido-Kantokonkurso 1956
Retejo Oficiala retejo
vdr

La 1-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 24-an de majo 1956 en Lugano (Svislando). Ĝi estis prezentata en la Teatro Kursaal de Lohengrin Filipello. La venkantino estis Lys Assia (Svislando) kun kanto Refrain.

Sep landoj (Belgio, Francio, Italio, Germanio, Svislando, Luksemburgo kaj Nederlando) partoprenis. Ĉiu lando prezentis du kantojn. Svislando sendis unu kantiston kiu prezentis du kantojn (Lys Assia), kiel Luksemburgo (Michèle Arnaud).

Daŭrintaj maksimume 3 minutojn kaj 30 sekundojn, la kantoj devis esti prezentataj sen danci kaj per unu artisto. Grupoj aŭ paroj ne estis permesataj. Orkestro de 24 personoj ludis muzikon, la artistoj kantis direkte.

Numero Lando Artisto Kanto Traduko
1NederlandoJetty PaerlDe vogels van HollandLa birdoj de Holando
2SvislandoLys AssiaDas alte KarussellLa malnova karuselo
3BelgioFud LeclercMessieurs les noyés de la SeineSinjoroj dronintoj en la Sejno
4GermanioWalter Andreas SchwarzIm Wartesaal zum großen GlückEn la atendejo por la granda feliĉo
5FrancioMathé AlthéryLe temps perduLa perdita tempo
6LuksemburgoMichèle ArnaudNe crois pasNe kredu
7ItalioFranca RaimondiAprite le finestreMalfermu la fenestrojn
8NederlandoCorry BrokkenVoorgoed voorbijPasinta por ĉiam
9SvislandoLys AssiaRefrainRefreno
10BelgioMony MarcLe plus beau jour de ma vieLa plej bela tago de mia vivo
11GermanioFreddy QuinnSo geht das jede NachtTiel estas ĉiun nokton
12FrancioDany DaubersonIl est làLi estas tie
13LuksemburgoMichèle ArnaudLes amants de minuitLa amantoj de noktomezo
14ItalioTonina TorrielliAmami se vuoiAmu min se vi volas

Juĝistaro

[redakti | redakti fonton]

Juĝistaro de 14 personoj (du el ĉiu lando) elektis sekrete la venkintinon. Ĉiu juĝisto povis ankaŭ elekti artiston de sia lando – regulo ne mem pensebla hodiaŭ.
Oni diras ke Luksemburgo ne volis sendi juĝistojn en Svislandon kaj ke ĝi petis Svislandon helpi kun du svisaj juĝistoj kiuj anstataŭis Luksemburgon en la juĝistaro. Ĉi-tio povus esti la kaŭzo de la venko de Lys Assia. Oni scias nek la kvanton de poentoj de Lys Assia nek la vicojn de la aliaj partoprenantoj ĉar la rezultoj de la juĝistara balotado estis detruitaj tuj poste.

  • Danio, Britio kaj Aŭstrio ne povis partopreni ĉar ili preterpasis la daton pri la aliĝo.
  • La duono de la kantoj (sep) estis en franca lingvo.
  • La nederlanda kantisto Corry Brokken gajnis la sekvontan konkurson en 1957.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Eŭrovido-Kantokonkurso
195619571958195919601961196219631964196519661967196819691970197119721973197419751976197719781979198019811982198319841985198619871988198919901991199219931994199519961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021202220232024202520262027
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
20032004200520062007200820092010201120122013201420152016201720182019202020212022202320242025