Eldar Qasımov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eldar Gasimov en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011

Eldar Qasımov (ankaŭ latinliterigata Gasimov kaj Kasimov; naskiĝis la 24-an de septembro 1989 en Bakuo) estas azerbajĝana kantisto.[1]

Qasımov en 2001 komencis studi pianludadon en sia hejma urbo Bakuo. En 2004 kaj 2008 li ricevis stipendiojn, kiuj inter alie permesis al li plustudi kantadon kaj aktoradon en Germanio.[2] Krome li finis studon de la fako internaciaj rilatoj en la altlernejo Bakı Slavyan Universiteti de sia hejmurbo. Momente li magistriĝas tiufake.[3] Li flue parolas la germanan, anglan kaj rusan.

En 2011 li kune kun sia kolegino Nigar Camal gajnis la azerbajĝanan nacian konkurson (Milli seçim turu) prepare al la Eŭrovido-Kantokonkurso. Je la duopa nomo „Ell & Nikki“ ili en majo 2011 reprezentis sian landon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo, Germanio. Per la anglalingva kanto Running Scared kaj per 221 konkursaj poentoj la 14-an de majo gajnis la konkurson - antaŭ Raphael Gualazzi el Italio (189 poentoj) kaj Eric Saade el Svedio (185 poentoj). En la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo li estis unu el tri prezentistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. intervjuo anglalingva de la retejo EscDaily
  2. prezento germanlingva en la retejo de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011
  3. prezento anglalingva en la retejo de ĉiuj Eŭrovido-Kantokonkursoj