Sabrina (1995)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabrina
filmo
Originala titolo Sabrina
Originala lingvo franca lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 1995, 11 jan. 1996
Ĝenro romantika komedio, filma dramo, rakonto pri plenkreskiĝo
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Sydney Pollack
Produktisto(j) Scott Rudin
Scenaro Barbara Benedek • David Rayfiel • Samuel A. Taylor • Billy Wilder
Filmita en Nov-Jorko • Parizo
Loko de rakonto Nov-JorkoParizo
Muziko de John Williams
Rolantoj Harrison Ford • Julia Ormond • Greg Kinnear • Nancy Marchand • Fanny Ardant • Richard Crenna • Angie Dickinson • Lauren Holly • Becky Ann Baker • John Wood • Míriam Colón • Patrick Bruel • Valérie Lemercier • Dana Ivey • Paul Giamatti • Elizabeth Franz • Margo Martindale • Inés Sastre • Carmen Chaplin • Guillaume Gallienne • J. Smith-Cameron
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Sabrina estas usona amafera komedia drama filmo de 1995 reĝisorita de Sydney Pollack el scenaro de Barbara Benedek kaj David Rayfiel. Ĝi estas refilmaĵo de la filmo de Billy Wilder de 1954 de sama nomo, kiu siavice estis bazita sur la teatraĵo de 1953 nome Sabrina Fair de Samuel A. Taylor.

En la filmo stelulas Harrison Ford kiel Linus Larrabee, Julia Ormond kiel Sabrina kaj Greg Kinnear (en sia unua filma ĉefrolo) kiel David Larrabee. Aktoras ankaŭ Angie Dickinson, Richard Crenna, Nancy Marchand, Lauren Holly, John Wood, Dana Ivey kaj Fanny Ardant.

La filmo publikiĝis la 15an de Decembro, 1995, fare de Paramount Pictures. Ĝi estis komerca malsukceso, sed havigis ĉefe positivajn rezecojn el kritikistoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sabrina Fairchild (Julia Ormond), filino de la ŝoforo de la riĉa familio Larrabee, ĉiam sentis sin fascinita de la fratoj Larrabee ekde kiam ŝi estis knabino, speciale por David. Jam junulino, pere de la ŝparoj de sia patro, iris al Parizo. Reveninta al Usono, ŝi estis transformita en bela kaj inteligenta junulino, kiu altiras David ĝis la punkto ke li estas preta rompi disde sia geedziĝa engaĝiĝo kun milionulino. Sed Linus (Harrison Ford), la plej aĝa frato fermis komercan interkonsenton kun la patro de la fianĉino de David kaj ne pretas por akcepti interferon en sia negocado. La amsentoj de David, Linus kaj Sabrina kirliĝas komplikigante la situacion, dum ankaŭ la diferencoj pro sociaj klasoj malhelpas solvojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Harrison Ford kiel Linus Larrabee
  • Julia Ormond kiel Sabrina Fairchild
  • Greg Kinnear kiel David Larrabee
  • Nancy Marchand kiel Maude Larrabee
  • John Wood kiel Thomas Fairchild
  • Richard Crenna kiel Patrick Tyson
  • Angie Dickinson kiel Ingrid Tyson
  • Lauren Holly kiel Elizabeth Tyson
  • Dana Ivey kiel Mack
  • Míriam Colón kiel Rosa
  • Elizabeth Franz kiel Joanna
  • Fanny Ardant kiel Irene
  • Valérie Lemercier kiel Martine
  • Patrick Bruel kiel Louis
  • Becky Ann Baker kiel Linda
  • Paul Giamatti kiel Scott
  • Margo Martindale kiel la flegistino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sabrina (1995 film) en la angla Vikipedio.