Sacbé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sacbé en Dzibilchaltun en Jukatano

Sacbé, kromnomita majaa rapidvojo estas vojo konstruita de la majaoj, kiu ligis ceremoniejojn aŭ urbojn.

La nomo devenas de la vortoj "sac" (blanka) kaj "bé" (vojo), kaj signifas do en la majaa lingvo blanka vojo. Fakte la vojo estis ja blanka, ĉar konstruita kaj kovrita de blanka stukokalko.

Tiaj vojoj estis inter kvar kaj dudek metrojn larĝa kaj povis longi pli ol 100 kilometrojn: ekzemple la rapidvojo inter Coba kaj Yaxuná). Kelkaj Sacbeob (= la pluralo de sacbé) ekzistas ankoraŭ hodiaŭ.

Multaj sacbeob estas viditaj de turistoj, la plej fama eble estas tiu en Chichen Itza, kiu de la centro iras ĉirkaŭ El Castillo kaj ĝis la sankta Cenote, miloj da turistoj paŝas sur ĝi ĉiutage. Kelkaj el la pli longaj vojoj ekzistas ankoraŭ. Bone konata sacbé estas tiu, kiu ligas Uxmal al Kabah kaj havas pordegojn je ĉiu fino. La ĉirkaŭ 100 km longa vojo inter Coba kaj Yaxuná estis dum deko da jaroj la plej longa konata de arkeologoj, sed restoj de eĉ pli longa vojo antaŭ nelonge estis malkovritaj. Tiu sacbé iris de Ti'ho (la nuna Mérida, Jukatanio), tra Ake kaj Izamal ĝis la Kariba Maro proksime al la nuna Puerto Morelos. La longeco de tiu sacbé estas ĉirkaŭ 300 km.

Pordego je la fino de la sacbé, Kabah, Jukatano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]