Saint-Aubin (Côte-d'Or)
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Aubin |
| Saint-Aubin | ||
| komunumo | ||
La preĝejo en la vilaĝo | ||
|
|
||
| komunumo en Francio | ||
|---|---|---|
| Oficiala nomo: Saint-Aubin | ||
| Regno | ||
| Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
| Departemento | Côte-d'Or | |
| Arondismento | Beaune | |
| Kantono | Ladoix-Serrigny | |
| Komunumaro | Beaune Côte et Sud | |
| Situo | Marcenay | |
| - koordinatoj | 46° 57′ 4″ N 4° 42′ 37″ O / 46.95111 °N, 4.71028 °O (mapo) | |
| Plej alta punkto | ||
| - alteco | 485 m s. m. | |
| Plej malalta punkto | ||
| - alteco | 240 m s. m. | |
| Areo | 9,42 km² (942 ha) | |
| Loĝantaro | 249 (2012) | |
| Denseco | 26,43 loĝ./km² | |
| Urbestro | S-ro Gérard Prudhon | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 21190 | |
| INSEE | 21541 | |
![]() | ||
Saint-Aubin estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo enhavas la vilaĝon Saint-Aubin kaj la vilaĝeton Gamay.
| 1881 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2007 | 2009 | 2012 |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 821 | 318 | 308 | 288 | 281 | 239 | 248 | 266 | 269 | 263 | 249 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio de Saint-Aubin datiĝas de 1147. La preĝejo de Saint-Aubin apartenis tiam al la preĝejo de Bono. La kastelo apartenis al la templanoj kaj post al la duko de Burgonjo.
Vino
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 20 vinberistoj produktas Vinon de "Côte de Beaune" , biodinamikaj metodoj estas ankaŭ uzataj.[1]
La surfacampleksoj pri produktado estas :
- ruĝaj : 49,38 ha
- blankaj : 122,74 ha
Kreskaĵaro
[redakti | redakti fonton]Oni trovas Vicia pisiformis, Acer monsspessulanum, Minuartia rubra aŭ Plantago sempervirens.
Okazoj
[redakti | redakti fonton]La saint Vincent tournante vina festo, kiu okazas ĉiujare en malsama loko okazos en Saint-Aubin la 25-an kaj 26-an de januaro 2014.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Jacques de Molay vivis en la kastelo de Gamay. Alain Suguenot vivas nun en la kastelo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La kirko de Saint-Aubin datiĝas de la 10-a jarcento kaj la kastelo de Gamay datiĝas de la 12-a jarcento. La antaŭromana kirko havas navon kun duobla ĥorejo kaj galerioj.
En la kastelo oni vidas bafometon.
Esperanta vivo
[redakti | redakti fonton]Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉojn (2,65 %) en 2014.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Côte-d'Or
- Beaune
- Communauté d'agglomération de Beaune Côte et Sud
- Aliaj lokoj kun la nomo Saint-Aubin
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- TTT-EJO de la paroĥo[rompita ligilo]




