Saint-Estèphe
Saint-Estèphe - jen france, prononco [sɛ̃.t‿ɛstɛf], okcitane respektive gaskone Sent Estèfe - estas la nomo de tri francaj komunumoj en la regiono Nova Akvitanio:
- Saint-Estèphe (Dordogne) en la departemento Dordonjo (france Dordogne, okcitane respektive gaskone Dordonha, prononcata [durdunjo])
- Saint-Estèphe (Ĝirondio) kaj samnoma vinkultiva regiono en la departemento Ĝirondio (france Gironde, okcitane respektive gaskone Gironda)
- Roullet-Saint-Estèphe en la departemento Charente
Noto[redakti | redakti fonton]
La nomo aludas al la kristana sanktulo sankta Stefano, kiu kutime en la franca lingvo nomatas Saint Étienne. Sekve nur loĝlokoj kun forta historia ligo al la okcitana respektive gaskona lingvoj tiel ricevis francan "tradukon" de la origina nomo Sent Estèfe.