Saint-Pée-sur-Nivelle
| Saint-Pée-sur-Nivelle | |||
|---|---|---|---|
|
Preĝejo de Senpere
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Devizo: bortitz eta on (forta kaj bona) | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Nova Akvitanio | ||
| Departemento | Pyrénées-Atlantiques | ||
| Arondismento | Bayonne | ||
| Kantono | Ustaritz | ||
| Komunumaro | Agglomération Sud Pays Basque | ||
| INSEE kodo | 64495 [+] | ||
| Poŝtkodo | 64310 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 64495 | ||
| Retpaĝaro | www.saint-pee-sur-nivelle.com | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Pierre-Marie Nousbaum (2014-2020) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 5 954 (2012) | ||
| Loĝdenso | 91 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 43° 21′ N, 1° 33′ U (mapo)43.3575-1.5494Koordinatoj: 43° 21′ N, 1° 33′ U (mapo) | ||
| Alto | Min. 10 m – Maks. 227 m | ||
| Areo | 65,08 km² | ||
| - Akva areo | km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Saint-Pée-sur-Nivelle (eŭske: Senpere) estas franca komunumo situanta en la departemento Pyrénées-Atlantiques, en la regiono Nova Akvitanio kaj en la Nord-Eŭska historia provinco Lapurdo, ĉe la piedo de Pireneoj, proksime al la Kantabra Maro (Saint-Jean-de-Luz je 14 km).
El administracia vidpunkto ĝi dependas de la Arondismento de Bayonne kaj de la kantono de Ustaritz.
En la Mezepoko, La komunumo estis konata sub la nomo St Pierre d'Ibarren aŭ St Petrus divarren.
Trairita de la rivero Nivelle, ĝi ankaŭ enhavas Lagon de Saint-Pée-sur-Nivelle destinitan al turismo kaj ripozo. Ĝi havas limojn norde kun Ahetze kaj Arcangues, okcidente kun Saint-Jean-de-Luz kaj Ascain, sude kun Sare kaj oriente kun Ustaritz, Souraïde kaj Ainhoa.
Ĉiujare ekde la 1980-aj jaroj estas celebrata meze de majo "Herri Urrats" aŭ festo de la "ikastola" (eŭsklingvaj lernejoj) de Nord-Eŭskio (Iparralde), kiu okazas sur la lago de Senpere kiun ĉeestas pluraj dekmiloj da partoprenantoj.
Temas, ankaŭ, pri unu el la komunumoj produktantaj "Paprikon de Espelette" (france: Piment d'Espelette, Nomo de Regata Origino).
En Senpere ripozas la mortaj restaĵoj de la poeto Tristan Derème (1889-1941).

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo, de stilo renesanco
- Preĝejo de Senpere
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Urbodomo
-
Lago
-
Herri Urrats, 2011
-
2-lingvaj indikiloj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Saint-Pée-sur-Nivelle" en la hispana vikipedio (fonta versio 76210520). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |




