Saint-Remy-Chaussée
| Saint-Remy-Chaussée | |
|---|---|
|
| |
| komunumo en Francio | |
| Blazono | |
| Administrado | |
| Statuso | Komunumo |
| Lando | Francio |
| Regiono | Hauts-de-France |
| Departemento | Nord |
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
| Kantono | Berlaimont |
| INSEE kodo | 59542 [+] |
| Poŝtkodo | 59620 |
| Kodo laŭ INSEE | 59542 |
| En TTT | Oficiala retejo [+] |
| Politiko | |
| Urbestro | S-ro Didier Willot 2008-2014 |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 469 (1 999) |
| Loĝdenso | 90 loĝ./km² |
| Geografio | |
| Koordinatoj | 50°10′15″N 3°52′21″O / 50.17083°N, 3.8725°O (mapo) Koordinatoj: 50°10′15″N 3°52′21″O / 50.17083°N, 3.8725°O (mapo) |
| Alto | 136 m - 182 m |
| Areo | 5,17 km² |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
| 50° 10′ 15″ Nordo 3° 52′ 21″ Oriento / 50.1708333333 °N, 3.8725 °O (mapo) | |
| Alia projekto | |

Saint-Remy-Chaussée estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 469 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saint-Remy-Chaussée estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Saint-Remy-Chaussée troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Remy-Chaussée etendiĝas sur 5,17 km².
Administrado
[redakti | redakti fonton]Saint-Remy-Chaussée apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.



