Saĥarino
Sakarino aŭ Saĥarino (E 954) estas sintezita dolĉaĵo, kiu estis malkovrita en 1878 far kemiisto Constantin Fahlberg.
Sakarino estas 500-oble pli dolĉa ol sukero. Ĝi havas kelkfoje amaran postan guston kaj oni ofte miksas ĝin kun ciklamato, taŭmatino aŭ ksilito. Sakarino ne kaŭzas karion. Ĉe samtempa gluto kun medikamentoj, sakarino povas damaĝe kaŭzi vezikmukan haŭton. Oni uzas ĝin en porka furaĝo kiel apetitekscitilon.
Ĝi estas rapide sorbata en la homa korpo kaj estas sekreciata en urino (dum unu diurno estas eligata pli ol 90 %). Ĝi estas tiel fakte kalori-libera kaj uzeblas ankaŭ por diabetaj produktoj.
Sakarino estas produktata kemie el tolueno aŭ ftalacida anhidrido.
Eksteraj ligiloj
greke http://www.saccharin.org greke http://www.ssfcm.org/ViewSocietyNews.aspx?SNewsId=778 greke http://www.etymonline.com/index.php?term=saccharine greke http://www.inchem.org/documents/iarc/vol73/73-19.html