Salce (Zamora)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salce
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49211
Demografio
Loĝantaro 86  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 6° 13′ U (mapo)41.2713023-6.216758Koordinatoj: 41° 16′ N, 6° 13′ U (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 34,86 km² (3 486 ha) [+]
Salce (Provinco Zamoro)
Salce (Provinco Zamoro)
DEC
Salce
Salce
Situo de Salce
Salce (Hispanio)
Salce (Hispanio)
DEC
Salce
Salce
Situo de Salce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salce [+]
vdr

Salce estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Salce estas etimologie rilata al Sauce, hispanlingva vorto por saliko; arbonomoj estis ofte uzataj por loknomoj en la regiono kaj ja arbo videblas en la blazono, kvankam ne fakte saliko; aparte sama vorto "sauce" aperas en aliaj lokonomoj de la provinco kaj de najbaraj provincoj.

Ponto de la Rivera de Suelgas.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 34,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 89 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj malfacilaĵoj kreitaj pro la inundoj fare de la Akvorezervejo de Almendra. Ĝi distas 55 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Villar del Buey kaj Roelos, krom kun la Provinco Salamanko apartigita per la rivero Tormes plilarĝigita en la Akvorezervejo de Almendra.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Fine de la 1960-aj jaroj la akvo de la Akvorezervejo de Almendra atingis la urban kernon kaj inundis fekundajn terenojn.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]