Salcedo (Domingo)
Aspekto
| Salcedo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipo de Domingo | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 40 510 () [+] | ||||
| Loĝdenso | 213 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 19° 25′ N, 70° 23′ U (mapo)19.42-70.39Koordinatoj: 19° 25′ N, 70° 23′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 196 m [+] | ||||
| Areo | 190,6 km² (19 060 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Salcedo estas la ĉefurbo de la provinco Hermanas Mirabal en Dominga Respubliko. Ĝi estas la naskoloko de la heroinoj de Domingo, nome Mirabal-fratinoj, kiuj mortis en la lukto kontraŭ la diktatoro Rafael Trujillo. Muzeo en la urbo memorigas la tri fratinojn; ĝi estis zorgita de la restanta fratino, nome Bélgica (Dedé) Mirabal, ĝis sia morto la 1an de Februaro, 2014.[1]
La urbo ricevis sian nomon laŭ Francisco Antonio Salcedo kiu luktis en la nordokcidenta parto de la lando kontraŭ la armeo de Haitio dum la Doming-Haitia Milito post la sendependigo de Domingo disde Haitio en 1844.
Agrikulturo estas la nura ekonomia agado en la municipo, escepte pri kelkaj tre malgrandaj industrioj; la ĉefaj produktoj estas kuirbananoj, manioko kaj kakao.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Garcia, Franklin (2014-02-03). "Last Surviving Mirabal Sister, Doña Dede, Dead at 88". Huffington Post. Alirita la 22an de Marto 2021.




