Salillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salillas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 104  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 0° 13′ U (mapo)41.993888888889-0.22388888888889Koordinatoj: 42° 0′ N, 0° 13′ U (mapo) [+]
Alto 420 m [+]
Areo 28,333389 km² ( 283 3.3 389 ha) [+]
Salillas (Provinco Ŭesko)
Salillas (Provinco Ŭesko)
DEC
Salillas
Salillas
Situo de Salillas
Salillas (Hispanio)
Salillas (Hispanio)
DEC
Salillas
Salillas
Situo de Salillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salillas [+]
vdr

Salillas [saLIljas] (en aragona Saliellas) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Guatizalema sude de la provinca kaj komarka ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun tiuj de Sesa, Pertusa, Antillón, Huerto, Usón kaj Torres de Alcanadre.

La loĝloko Salillas mem (420 msm) estas je 25 km sudoriente de Huesca inter Sesa tute apude okcidente kaj Pertusa oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej frua mezepoka mencio estas interkonsento farita inter januaro kaj februaro 1104, fare de la episkopo de Huesca kaj la abato de Montearagón. [1]

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Salillas akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 460 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 155 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj kunikloj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, neĝujo, renesanca palaco kaj ekstere naturaj lokoj. Menciendas aparte la muelejo Burjamán (kio en araba signifas "Turo de la Pardono") borde de la rivero Guatizalema, de kiu prenis akvon per kanaleto de ĉirkaŭ tri kilometroj el la loĝloko Salillas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Ubieto Arteta, Cartulario de Montearagón, n.º 38)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]