Salomone Rossi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Salomone ROSSI)
Salomone Rossi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1570 (1570-08-19)
en Mantuo
Morto 1-an de januaro 1630 (1630-01-01) (59-jaraĝa)
en Mantuo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Duklando Mantuo
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr

Salomone ROSSI (naskiĝis ĉirkaŭ 1570- mortis en 1630) estis itala renesanca komponisto.

Salomone Rossi estas unu el kelk-opa nombro da malnov-epokaj komponistoj (i.a. Guglielmo, Effrem, Rittangel kaj aliaj) kiuj estis judaj kaj gardis sian religion ĝis sia morto.

Rossi verkis sufiĉe grandan repertuaron da muziko. Elstara estas lia antologio Aŝirim Asher Li'Ŝlom kiu kombinas pra-arkaikajn hebreajn preĝojn kun muziko en renesanca stilo. Li ĝin publikigis en Venecio 1623.

Oni povas konsideri tiun "eksperimenton" senefika. Fine oni hodiaŭ ne plu aŭdas tian muzikon en sinagogo kaj eĉ ĝin rigardas kiel blasfemon.

Do ne plu aŭdiĝas tia muziko en sakra ĉirkaŭo, sed koncerta salono.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.