Salveto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Salveto estas pli unu provo krei planlingvon bazita en latina lingvo proponita ĉirkaŭ 2005. Ĝi, laŭ ĝia anonima kreanto, estas pli simpla ol Esperanto, ĉar ĝi havas nur 11 regulojn.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Alfabeto de Salveto estas: a, b, c, d, e, f, g, i, l, m, n, o, p, r, s, t, u, v. Malsame al Esperanto:

  • C havas sonon /k/;
  • I havas sonojn /i/ kaj /j/(post A);
  • AE oni prononcas /ej/;
  • AI oni prononcas /aj/;
  • AU oni prononcas /aŭ/;
  • NG oni prononcas /ŋ/;

La forta silabo estas la antaŭlasta.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Ne estas difina artikolo, nur la neŝanĝenbla nedefina artikolo UN.

La substantivoj finas per -e (neŭtra), -ia (ina), -io (vira). La pluralon oni faras per -s.

Verboj similetas al Ido. Finas per -ar en infinitivo, -a en prezento, -i en pasinto kaj -o en futuro.

Adjektivoj kaj adverboj finas per konsonantoj.

Personaj pronomoj: me (mi), vu (ci, singulara vi), lio / lia / lie (li/ ŝi/ ĝi), nos (ni) vus (plurala vi), lios / lias / lies (vira ili/ ina ili/ ĝia ili). Ne estas posedaj pronomoj. Por indiki posedon, uzu vorton "patina": Libre patina mi (la libro apartenas al mi).



Sintakso[redakti | redakti fonton]

Baza vortordo estas Subjekto Verbo Objekto (SVO), sed oni povas sanĝi ĝin laŭvole al OVS. Adjektivoj nepre venas antaŭ la substantivoj.


Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Patro Nia: Nos Geno, ci es en ciele, sanct es vu name. Vu regne veno, vu vole eso farid, a tere cum a ciele. Dona nos lo die nu diel pane, e perdona nos pecates, com nos perdona on ci pecata a nos. Ne conduca nos a tente, sed libera nos de male. Amen.



Ekstera ligo[redakti | redakti fonton]

http://www.salveto.net/ Arkivigite je 2005-11-18 per la retarkivo Wayback Machine