Samanta Togni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samanta Togni [TOnji], naskiĝis la  21-an de aprilo 1981(nun 1981-04-21) (42‑jara) en Terni, estas itala dancistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filino de la arto, ŝiaj gepatroj Sandro Togni kaj Loredana Camilli estas du gedancantoj, nur dektri jara ŝi sukcesis gajni la finalon de la Blackpool-Danco-Festivalo, la plej malnova danco-konkurso en la mondo.

Ŝi estis ankaŭ finalisto en la itala konkurso Klaso Internacia itale Classe Internazionale kaj gajnis la unuan lokon en la Emassey Ball en Los-Anĝeleso, Imperia kaj la Nacia Konkurso en Londono, Romo, kaj fine la Estoril Open en Portugalio. Inter aliaj titoloj, ankaŭ havas aktivojn kvinan kaj sesan lokon respektive por la Aŭstra Malfermo kaj la Bratislava Internacia Malfermo. Ŝi estis ankaŭ finalisto en la Raising Star UK

Ankoraŭ neplenaĝa, ŝi transloĝiĝis al Usono, kie ŝi kune kun la ukraina dancisto Maksim Chmercovskiy fariĝis la dua paro de Usono. Ŝi estis ankaŭ ĉampiono de la Miami-Open-Sub-21-ĉampioneco.

En 2005 ŝi revenis al Italio, kie ŝi partoprenis en la unua eldono de Dancante kun la Steluloj kun la TV-anoncisto Fabrizio Frizzi. Ekde 2005 ŝi partoprenis en sep eldonoj de la programo. En 2006 kaj 2007, ŝi estis parto de la rolularo de La febbre del sabato sera (sabatvespera febro), la muziko estrita de Massimo Romeo Piparo, kie ŝi laboris en la rolo de Maria Huerta.

En 2010 ŝi havis mallongan am-aferon kun la eks-futbalisto Stefano Bettarini, konata paro en Dancante kun la Steluloj.

En 2013, ŝi estis parto de la programo Dancante kun vi, kie ŝi kaj Luko Tarquin estas klasifikitaj en la dua loko, venkita de la paro formita de Ester Condorelli kaj Raimondo Todaro.

Televido[redakti | redakti fonton]

  • 2005 – Dancante kun la Steluloj, kun la TV anoncisto Fabrizio Frizzi
  • 2006 – Dancante kun la Steluloj: kun la aktoro Biagio Izzo, forigis la oka epizodo
  • 2009 – Dancante kun la Steluloj: kun Stefano Bettarini, kvara loko
  • 2010 – Dancante kun la Steluloj: kun la aktoro Raz Degan, retirita
  • 2011 – Dancante kun la Steluloj: kun Gedeon Burkhard, klasifikita sesa
  • 2012 – Dancante kun la Steluloj, kun la aktoro Roberto Farnesi klasifikita kvara
  • 2014 – Dancante kun la Steluloj (deka eldono)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]