Samuel Gottlieb Vogel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La patro de germanaj banurboj.
Elaera foto de la kuracbanloko Heiligendamm proksime de Bad Doberan, loko kiun ege rekomendis kaj paralele konatigis ankaŭ Vogel.
La 75-jaraĝa kuracista giganto.

Samuel Gottlieb VOGEL (naskiĝinta en la 14-a de marto 1750 en Erfurto, mortinta en la 19-a de januaro 1837 en Rostock) estis germana kuracisto, kromnomita patro de la germanaj banurboj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de kuracisto ricevis sian antaŭklerigadon en Göttingen, kien intertempe estis vokita la patro: kiel 14-jaraĝulo li jam komencis studi medicinon kaj doktoriĝis en 1771 per la disertacio "De lithophago et polyphago Ilfeldae nuper mortuo et dissecto". Post mallonga praktikado en Göttingen kaj habilitiĝo kiel privata docento li transsetlis en Ratzeburg kiel kuracisto. En 1780 li nomumitis Landa fizikisto kaj por la Princolando Ratzeburg kaj por la Duklando Lauenburg. Aljuĝitis al li en la jaro 1784 la titolo Grandbrita kortega kuracisto.

Fakverkista agado[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ superŝuto per laboro li ĉiam trovis tempon verki fakliteraturaĵojn. Krom germanan eldonon de la etaj akademiaj verkoj de sia patro li publikigis du gravajn verkojn: Versuch einiger medicinisch-praktischer Beobachtungen usw. (Göttingen 1778) kaj Handbuch der praktischen Arzneiwissenschaft zum Gebrauch für angehende Aerzte (6 volumoj, Stendal 1781, finita en 1816, nova eldono 1816—21; poste represita)

Profesoro kja banurbemulo[redakti | redakti fonton]

Tiuj du verkoj ĉefe efektis ke oni venigis lin en 1789 kiel profesoron al la moderne ekipita universitato de Rostock, kiel li ricevis la titolojn de Persona kuracisto de la duko kaj Banurba kuracisto en Bad Doberan. Pri la banurbo li ege meritis skribinte serion da publikaĵoj specialiĝintaj pri la banurba kuracado, ekz.: Ueber den Nutzen und Gebrauch der Seebäder, nebst einer Ankündigung einer öffentlichen Seebadeanstalt, welche an der Ostsee in Mecklenburg angelegt wird (Stendal 1794)); Zur Nachricht und Belehrung für die Badegäste in Doberan im Jahre 1798 (Rostock 1799); Annalen des Seebades zu Doberan vom Jahre 1799 (Rostock 1800); Neue Annalen des Seebades zu Doberan von 1803-1812 (Rostock 1804-1813)

En 1805 li vojaĝis al Parizo. En 1815 li nomumitis Sekreta medicina konsilisto, en 1821 li festis la datrevenon kvindekon de la doktoriĝo, en 1830 li fariĝis ordinara membro de la Medicina komisiono kaj fine - en 1832 - li nobeliĝis fare de la reĝo de Bavario.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Li ege famekonatis samnivele kiel kuracisto kaj medicina verkisto. Treege bela estas lia eseo pri kuracista arto en la fakgazeto Hufeland's Journal. Krom pri la prosperigo de la banurbo Doberan li ekmeritis ankaŭ je aliaj branĉoj medicinaj.

Li apartenis al la plej diligentaj kaj multflankaj praktikuloj sur la kampo de medicino en la tuta mondo. Enkonduke en la studon de medicino li priskribis la taskojn de bona kuracisto. Li verkis pri ĉiuj sekvantaj sekcioj: ĝenerala medicino; speciala patologio kaj terapio; jurmedicino; patologia anatomio; balneologio kaj higieno. Flanke li ankaŭ sukcese popolarigis konojn pri medicinaĵoj.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Allgemeine medicinisch-diagnostische Untersuchungen zur Erweiterung und Vervollkommnung eines Kranken-Examens" (2 partoj, Stendal 1824—31)
  • Ein Beitrag zur Lehre von der gerichtsärztlichen Zurechnungsfähigkeit (2-a eldono, Stendal 1825)
  • Beweis der unschädlichen und heilsamen Wirkungen des Badens im Winter (Berlin 1828)
  • Medicinische Beobachtungen und Memorabilien aus der Erfahrung (Stendal 1834)
  • Einige Bemerkungen und Erfahrungen von dem mächtigen Einfluß der Gewohnheit auf das Wohl und Wehe des Menschen (Rostock 1835)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]