Sanĉa de Kastilio kaj Barcelono
Aspekto
| Sanĉa de Kastilio kaj Barcelono | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1138 | |
| Morto | 31-an de julio 1179 (40-jaraĝa) en Pamplono | |
| Tombo | Katedralo de Pamplono | |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio | |
| Familio | ||
| Dinastio | dinastio Burgundio-Ivrea en Kastilio vd | |
| Patro | Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio | |
| Patrino | Berengaria of Barcelona (en) | |
| Gefratoj | Stephanie Alfonso of Castile (en) | |
| Edz(in)o | Sanĉo la 6-a (1153 (Gregoria)–) | |
| Infanoj | Sanĉo la 7-a, Berengela de Navaro, Blanche of Navarre, Countess of Champagne (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | reĝa partnero | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sanĉa de Burgonjo (naskiĝis en 1137 - mortis 1177 aŭ 1179?), Infantino de Kastilio kaj reĝino pro geedzeco de Navaro (1157 - 1179). Filino de la reĝo Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio kaj de ties unua edzino nome Berengela de Barcelono.
La 2-a de junio de 1157 edziniĝis en Carrión de los Condes (Palencia) kun la reĝo Sanĉo la 6-a (Navaro). Ili havis ses gefilojn kiuj estas la jenaj:
- Berengela de Navaro (ĉ. 1165 - 1230), edziniĝinta en 1191 kun Leonkora Rikardo, reĝo de Anglio.
- Sanĉo la 7-a (1170 - 1234), reĝo de Navaro (1194 - 1234).
- Blanka (1177 - 1229), edziniĝinta kun la grafo Teobaldo la 3-a de Ĉampanjo, patrino de la reĝo Teobaldo la 1-a (Navaro). Liaj posteuloj iĝos en la 13a jarcento reĝoj de Navaro.
- Ferdinando (? – 1207)
- Ramiro aŭ Remigio (? - 1128), episkopo de Pamplono (1220 - 1229).
- Konstanzo, trofrue mortinta.

