San Agustín del Pozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Agustín del Pozo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49135
Demografio
Loĝantaro 172  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 5° 36′ U (mapo)41.885555555556-5.5941666666667Koordinatoj: 41° 53′ N, 5° 36′ U (mapo) [+]
Alto 692 m [+]
Areo 14,47 km² (1 447 ha) [+]
San Agustín del Pozo (Provinco Zamoro)
San Agustín del Pozo (Provinco Zamoro)
DEC
San Agustín del Pozo
San Agustín del Pozo
Situo de San Agustín del Pozo
San Agustín del Pozo (Hispanio)
San Agustín del Pozo (Hispanio)
DEC
San Agustín del Pozo
San Agustín del Pozo
Situo de San Agustín del Pozo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Agustín del Pozo [+]
vdr

San Agustín del Pozo [sanagusTIN delPOzo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. San Agustín del Pozo estas etimologie tradukebla al Sankta Aŭgusteno de la Puto. Ties teritorio apartenas al nacia ĉasrezervejo «Lagunas de Villafáfila», nome Lagetoj de Villafáfila.

Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 183 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 48 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado kaj de romiaj ekspluatejoj kaj marmorkapo; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 1310. Ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]