San Diego Zoo Safari Park

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Diego Zoo Safari Park
bestoĝardeno [+]

LandoUsono
Koordinatoj33° 5′ 59″ N, 117° 0′ 5″ U (mapo)33.099703-117.001525Koordinatoj: 33° 5′ 59″ N, 117° 0′ 5″ U (mapo)

San Diego Zoo Safari Park (Kalifornio)
San Diego Zoo Safari Park (Kalifornio)
DEC
San Diego Zoo Safari Park
San Diego Zoo Safari Park
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
San Diego Zoo Safari Park

Vikimedia Komunejo:  San Diego Zoo Safari Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La San Diego Zoo Safari Park, konata ankaŭ kiel San Diego Wild Animal Park ĝis 2010, estas 730 ha zoo en areo de Sanpaskvala Valo de San-Diego, Kalifornio, ĉe Escondido. Ĝi estas unu el la plej granda turisma allogaĵo en la kantono San Diego. La bestoĝardeno estas hejmo al granda gamo de naturaj kaj endanĝeritaj animaloj inklude specioj el la kontinentoj de Afriko, Azio, Eŭropo, Norda kaj Suda Ameriko, kaj Aŭstralio. La parko estas en duonarida medio kaj unu el plej elstaraj eroj estas la Africa Tram kiu esploras la etendan afrikan montradon. Tiuj liberteritoriaj areoj enhavas animalojn kiaj antilopoj, ĝirafoj, bubaloj, gruoj, kaj rinoceroj. La parko elstaras ankaŭ pro sia bredoprogramo de Kalifornia kondoro, la plej sukcesa el tiaj programoj en Usono.

La parko, vizitata de 2 milionoj da homoj ĉiujare, estas hejmo por 2,600 animaloj reprezentante pli ol 300 specioj, same kiel 3,500 plantospecioj.

Depende el la sezono, la parko havas ĉirkaŭ 400 al 600 dungitojn. La parko estas ankaŭ kvarantenejo en Suda Kalifornio por bestoĝardenaj animaloj importitaj al Usono tra San Diego.

La parko havas la plej grandan veterinaran hospitalon en la mondo. Ĉe la hospitalo estas la Institute for Conservation Research kiu administras la frostejon de la bestoĝardeno.

Kaj tiu parko kaj la San Diego Zoo estas administrataj de la Zoologia Societo de San Diego. La parko estas je 51 km for el la bestoĝardeno, laŭ la ŝoseo 15500 San Pasqual Valley Road oriente de Escondido, kun la Kalifornia Ŝtata Ŝoseo 78.

La balonveturo ne estas inkluzivita en la enirkotizo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. San Diego Zoo Safari Park. Arkivita el la originalo je 2022-11-7. Alirita 2022-11-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]