San Martín de la Vega del Alberche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Martín de la Vega del Alberche
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05133
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 5° 9′ U (mapo)40.431111111111-5.1566666666667Koordinatoj: 40° 26′ N, 5° 9′ U (mapo) [+]
Alto 1 510 m [+]
Areo 50,48 km² (5 048 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Martín de la Vega del Alberche (Provinco Avilo)
San Martín de la Vega del Alberche (Provinco Avilo)
DEC
San Martín de la Vega del Alberche
San Martín de la Vega del Alberche
Situo de San Martín de la Vega del Alberche
San Martín de la Vega del Alberche (Hispanio)
San Martín de la Vega del Alberche (Hispanio)
DEC
San Martín de la Vega del Alberche
San Martín de la Vega del Alberche
Situo de San Martín de la Vega del Alberche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Martín de la Vega del Alberche [+]
vdr

San Martín de la Vega del Alberche [sanmarTIN delaBEga delalBERĉe] estas municipo en la centro-sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo San Martín de la Vega del Alberche estas komprenebla etimologie kiel Sankta Marteno de la Valo de la rivero Alberĉe, alude al ĉefa rivero de la areo.

San Martín de la Vega del Alberche en la provinco Avilo.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 50,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 163 loĝantojn. Ĝi perdis 670 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 57 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navaescurial, Villafranca de la Sierra, Navacepedilla de Corneja, Garganta del Villar, San Juan de Gredos, Hoyos del Collado, Hoyos del Espino kaj Navadijos. Ĝi estas inter la suda deklivaro de la Sierra de Villafranca kaj la norda deklivaro de la Sierra de Piedra Aguda kaj estas trafluata de la rivero Alberĉe, kiu ekfluas el la limo inter ties municipa teritorio kaj tiu de San Juan de Gredos.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]