San Martín del Pimpollar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Martín del Pimpollar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05132
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 220  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 5° 3′ U (mapo)40.368727777778-5.05405Koordinatoj: 40° 22′ N, 5° 3′ U (mapo) [+]
Alto 1 337 m [+]
Areo 45,64 km² (4 564 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Martín del Pimpollar (Provinco Avilo)
San Martín del Pimpollar (Provinco Avilo)
DEC
San Martín del Pimpollar
San Martín del Pimpollar
Situo de San Martín del Pimpollar
San Martín del Pimpollar (Hispanio)
San Martín del Pimpollar (Hispanio)
DEC
San Martín del Pimpollar
San Martín del Pimpollar
Situo de San Martín del Pimpollar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Martín del Pimpollar [+]
vdr

San Martín del Pimpollar [sanmarTIN delpimpoLJAR] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo San Martín del Pimpollar estas komprenebla etimologie kiel Sankta Marteno de la Pinidaro.

San Martín del Pimpollar en la provinco Avilo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de San Martín del Pimpollar kaj Navalsauz (Altbieno de la Saliko, en la foto de la tabelo); ĝi okupas totalan areon de 45,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 188 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 58 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Hoyos de Miguel Muñoz, Navadijos, Cepeda la Mora, Hoyocasero, Navarredonda de Gredos, Villarejo del Valle, El Arenal kaj Cuevas del Valle. La tereno de la municipo estas montara, en la Sierra de Gredos. La rivero Alberche kaj ties alfluanto la rivero Piquillo faras la orientan limon, kaj krome estas ankaŭ nombraj rojoj kiuj fluas tra la teritorio. Parto de la municipa teritorio estas inkludita en la Regiona Parko de la Sierra de Gredos. La plej altaj altaĵoj estas sude, en la kerno de la Sierra de Gredos, kaj la plej alta estas Risco del Biezo (1983 m). La altitudo gamas inter 1983 m kaj 1220 m borde de Alberche. La loĝloko estas je altitudo de 1337 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]