San Miguel de Corneja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
San Miguel de Corneja
San Miguel de Corneja, Ávila 03.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05514 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53  (2021) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 5° 17′ U (mapo)40.486666666667-5.2875Koordinatoj: 40° 29′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 152 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de San Miguel de Corneja
Situo de San Miguel de Corneja

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Miguel de Corneja [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

San Miguel de Corneja [sanmiGEL dekorNEĥa] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo San Miguel de Corneja estas komprenebla etimologie kiel Sankta Mikaelo de Valo de Corneja.

San Miguel de Corneja en la provinco Avilo.
Prahistoria skulptaĵo "verraco" [beRAko] (bovo-porko) plej verŝajne de epoko de vetonoj.
Kruco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 60 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Mesegar de Corneja, Bonilla de la Sierra, Piedrahíta, Villafranca de la Sierra kaj Navaescurial. La rivero Corneja [korNEĥa], faras limon nordan kun Mesegar de Corneja kaj Bonilla de la Sierra. La altitudo gamas inter 1130 m sude en la ascendo al la montaro Villafranca, kaj 1020 m borde de la rivero Corneja. La loĝloko staras sur 1054 m super marnivelo.

Historio kaj aktualo[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La preĝejo estas de la 18-a jarcento.

Komunumna tradicio de Mezepoko regulas, ke la kvarkoj estas publikposedo, eĉ se la tero estas privata, kio rezultis en la koservado de kvarkoj kaj anzinoj vere jarcentaj, inter kiuj paŝtiĝas la brutaro.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj ĉefe fazeoloj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kuirarto).

Estas interesante etnografia muzeo kiu montras la kamparanan vivmanieron ĝis 1970-aj jaroj, same kiel ĉiutagaj iloj. En la teretaĝo oni ekspozicias grandan kvantoj de agrikulturaj laboriloj kaj oni rekreas tipan domon. En la supra etaĝo oni ekspozicias laborilojn el la profesioj plej tipaj en la vilaĝo: forĝisto, barbiro, instruisto, ŝuriparisto, ĉarpentisto ktp.

En 2019, pro detruo de pajlstokejo konsekvence de ŝtormo, oni malkovris ene de muro grandan ŝtonon iam uzitan kiel konstrumaterialo, kio rezultis prahistoria skulptaĵo de "verraco" [beRAko] (bovo-porko) plej verŝajne de epoko de vetonoj. Ekde Majo 2021 ĝi estas ekspoziciita je la enirejo de la vilaĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]